Palmovino

alkohola trinkaĵo

Palmovino signifas fermentitan palmosukon, alkoholan trinkaĵon faritan el diversaj palmoj en la tropikaj landoj. Ĝi aparte popularas en Barato kaj marborda Afriko.

Ekzemplo je akiro de palmovino en Kololi, Gambio. Dekstre oni povas ekkoni 2 pendigitajn botelojn.

La produktado de palmovino el Arenga saccharifera [arenga sakariFEra] okazas el la vira florospadikoj ĉe unua apero de frukto, kiun oni vipas per bastoneto dum tri tagoj kaj poste oni detranĉas de la bazo. La elfluanta sukerriĉa suko (Toddy [todi]) gustas kiel freŝa mosto kaj ĝi baldaŭ iomete fermentiĝas, pro naturaj, enaeraj mikroorganismoj. Jam du horojn freŝa suko entenas ĝis 4 % da alkoholo. Per pli longa fermentado, ĝis unu tago, la palmovino akiras malpli dolĉan kaj pli fortan-acidan guston, kia plaĉas al kelkaj trinkantoj. Per eĉ pli daŭra fermentado la vino fariĝas vinagro. Palmovinon oni trinkas sufiĉe baldaŭ post produktado, ĉar ĉi trinkaĵo ne bone stokeblas.

Ĉinoj vivantaj sur hindiaj insuloj faras el tiu palmovino per distilado arakon.

Ankaŭ la florospadikoj de Cocos nucifera [kokos nukiFEra] donas agrable gustan sukon, kiu rapide fermentiĝas. Oni povas produkti per distilado 25 galjonojn da arko el 100 galjonoj da palmovino.

La palmo Cocos butyracea [kokos butiRAkea] donas same altvaloran vinon; oni dehakas kaj faras kaveton ĉe la loko de floroj, folioj. En la formita kavo kolektiĝas la palmovino dum 18 ĝis 20 tagoj. La lastaj fermentiĝas plej bone, tiel ili estas malpli dolĉaj. Simile donas palmovinon la palmoj Phoenix sylvestris [FOJniks silVESTRis], Elaels gulnecnsis, Attalea Cohune [- koHUne] kaj Mauritia vinifera [maŭRItia viniFEra].

Palmo Mauritia flexuosa [- fleksuOSa] donas dolĉan, ebriigan palmovinon, nome Guarani, kaj Raphia vinifera [RAfia viniFEra] (vinpalmo) donas vinspecon nomata Bourdon [burDO].

En Srilanko oni gajnas palmosukon el Borassus flabelliformis [borAS:us flabel:iFORmis] per la sama metodo kiel ĉe la kokoso, sed ĝi donas pli da suko.

Ankaŭ la palmo Caryota urens [karJOta URens] donas en varmega zono grandegan kvanton da suko.

Oni povas produkti per densigo de palmovino ankaŭ sukeron.