La tajvana serovo (Nemorhaedus swinhoeiCapricornis swinhoei), specio el la ordo de parhufuloj kaj familio de bovedoj, vivas en Tajvano. Ĝi longas 80–90 cm., altas 50–60 cm. kaj pezas 20 kg. Ĝi estas simila al la japana serovo (Nemorhaedus crispusCapricornis crispus) kaj havas preskaŭ saman grandecon kiel tiu. La maskla kaj femala tajvanaj serovoj ambaŭ havas kornojn kaj maldelikatajn kaj maldensajn harojn sur la dorso. Iliaj subokulaj glandoj estas malpli grandaj ol tiuj de la japana. La tajvana serovo estas besto propra al Ĉinio. Gi loĝas en montregionoj 700-3.500 metrojn super la marnivelo, kaj plej multe en regionoj 1.000-2.000 metrojn super la marnivelo. Korpe malgranda, ĝi lertas en saltado kaj grimpado. Ĝi povas transsalti du metrojn altan barilon. Kolerante ĝi forte frapas per siaj antaŭaj piedoj la teron en signo de averto, akre krias kaj atakas per siaj kornoj, sed ne mordas per la dentoj. En 1974 la Tajbej-a Zoo de Ĉinio havigis al si du tajvanajn serovojn, kaj poste aliajn kvar en 1978 kaj 1980. Komence tiuj bestoj estis tre ferocaj kaj malfacile dreseblaj, ili eĉ frapiĝis kontraŭ barilo kaj rompis al si la kornojn. Ĉ. unu monaton poste ili fariĝis sufiĉe malsovaĝaj. La virserovoj ofte ludas kun sia dresanto. Ili kutimas manĝi nokte. Batato kaj ĝiaj folioj estas preferindaj por ili. Iliaj vivkutimoj similas al tiuj de la japana serovo.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Tajvana serovo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Mamuloj Mammalia
Ordo: Parhufuloj Artiodactyla
Familio: Bovedoj Bovidae
Subfamilio: Kaprenoj Caprinae
Genro: NemorhaedusCapricornis
Specio: N. swinhoeiC. swinhoei
Nemorhaedus swinhoei, Capricornis swinhoei
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Pro ekspluatado de la loko, kie vivas la serovoj, kaj kontraŭleĝa ĉasado, la nombro de tiuj orientalisaj bestoj draste reduktíĝis. La lokanoj opinias ke la karno de la serovo estas tonika. Pro tio ĝi estas multekosta. Nun estas treege malmultaj serovoj. Laŭ informo, en la tuta mondo nur la Tajbej-a Zoo havas tri (1987).

Vidu ankaŭ redakti