La Ĉin-Montetoj estas ĉeno de montetoj en la nordokcidento de la birma Ĉin (subŝtato), etendiĝante en la baratan subŝtaton Manipuron. Ili estas parto de Arakan-Joma-Montaro, unu el la plej sudorientaj flankaj montaroj de Himalajo. La plej alta pinto, konsistanta el grundo, estas Nat Ma Taung ( antaŭe : Viktoria-Monto ); ĝi leviĝas je 3 053 metroj kaj situas en suda Ĉin-Subŝtato en Birmo. La Ĉin-Arajan-Jomaj montaraj arbaroj estas ekoregiono kiu enhavas arbarojn kun pinoj kaj tektonospecioj.

La Zotang-Montetoj estas loĝataj de la Zomi-popolo. Falamo estas urbo je la suda rando de la Zotang-Montetoj. Kiel multaj urboj en altaĵa Birmo, nuntempe Falamo estas kvazaŭ nealirebla por eksterlandaj vizititantoj kaŭze de restriktaĵoj pri vojaĝado, altruditaj de la birma registaro.

La Ĉin-Montetoj ligiĝas al Mizo-Montetoj, kaj al Patkaj-Montetoj kiuj etendiĝas ĝis Nagalando en Barato. Ĉiu jaro Marŝada kaj Montogrimpada Asocio de Birma Universitato praktikas sian ekskurson en tiu regiono [1].

Koordinatoj: 22° 30′ N 93° 30′ O / 22.500 °N, 93.500 °O / 22.500; 93.500 (mapo)

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti