Malfermi la ĉefan menuon
Flago de Ŝtato Ĉin.
Situo de Ŝtato Ĉin en Birmo.

Ĉin estas subŝtato de Birmo (Mjanmaro), situanta en ties okcidenta parto. La Subŝtato Ĉin havas 36,019 km² kaj estas bordata de la ŝtato Raĥine sude, Bangladeŝo sudokcidente, la Sagainga Regiono kaj la Magvaja Regiono oriente, la barataj ŝtatoj Manipuro norde kaj Mizoramo okcidente. La etna popolo Ĉin formas la majoritaton de la ŝtata populacio de 500,000 loĝantoj. La ĉefurbo de la ŝtato estas Haĥao. La ŝtato estas kovrata de montaraj regionoj kun malmultaj transportebloj, kaj tiele la Subŝtato Ĉin estas dise loĝataj kaj restas unu el malplej disvolvigitaj areoj de la lando.

GeografioRedakti

Ĝi estas centrokcidenta ŝtato sen aliro al maro.

DemografioRedakti

La etna popolo Ĉin formas la majoritaton de la ŝtata populacio de 500,000 loĝantoj.