Ludovik-insularaj pluvarbaroj

WWF-ekoregiono el la aŭstralazia ekozono
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

La ludovik-insularaj pluvarbaroj estas tersupraĵa ekoregiono el la novgvinea-melanezia ekoprovinco de la aŭstralazia ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso (WWF). Ili troviĝas en Ludovik-Insularo en Papuo-Novgvineo. Biome la ekoregiono apartenas al tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj.

Tutmonda situo de la tropikaj humidaj foliarbaroj.
Pejzaĝo de Kuvanak-Insulo.

La Ludovik-insularaj pluvarbaroj ententas multajn endemiajn speciojn de plantoj kaj bestoj, precipe birdoj, kiuj pravigas la elekton de apartan ekologian regionon.

Priskribo redakti

La ekoregiono inkludas insularo-ĉenon kiu situas en la sudorienta ekstremo de Papuo-Novgvineo. La unuaj insuloj irante orienten laŭlonge de la ĉeno troviĝas apud la patrino-insulo kaj ampleksas Sideja-Insulon kaj Basilaki-Insulon. Pli fore orienten estas la precipaj insuloj en la insularo : Misima-Insulo, Vanatinajo (aŭ Tagula-Insulo), kaj Rosel-Insulo. Vanatinajo estas la plej granda (800 km2). Ĉiuj la precipaj insuloj de Ludovik-Insularo estas vulkanaj kvankam estas multaj pli malgrandaj insuloj kiuj estas de korala origino.

La klimato de Ludovik-Insularo plejofte estas tropika, kaj la vegetaĵaro konsistas el pluvarbaro, kvankam iuj el la malaltaj pli malgrandaj insuloj ricevas malpli da pluvo.

Flaŭro redakti

Plimulto de la ekoregiono konstituas et-kronan malaltaĵan kaj montetan arbaron. Tiu tipo de arbaro havas pli malaltan kanopeon (20-30 metroj) ol trovate en aliaj regionoj de Novgvineo kaŭze aŭ de malriĉa grundo aŭ de malpli da precipitaĵo. Verŝajne estas tiel sur la tre malriĉaj grundoj de Rosel-Insulo kaj Misima-Insulo. La arbogenroj kiuj vegetas unuspeci-arbarere inkludas Casuarina, Castanopsis, kaj Hopea. Miksarbaraj genroj por malalt-precipitaĵaj areoj estas Pometia, Canarium, Anisoptera, Cryptocarya, Terminalia, Syzygium, Ficus, kaj Celtis.

La ekoregiono estas botanike karakteriza. Ekde longe ĝi famas kaŭze de la multeco da endemiaj specioj. Misima-Insulo estas elstara por subteni plurajn mirmekofitajn plantospeciojn el la rubiacoj kaj unu endemian pandanon. Rosel-Insulo enhavas ne priskribitan diospirospecion kaj plurajn Hopea-speciojn. Eble plej impresa estas ke Rosel-Insulo ankaŭ entenas ne priskribitan genron el la burseracoj.

Faŭno redakti

La insularo estas notinda por siaj endemiaj reptilioj kaj amfibioj, inkluzive de kvin ranoj kaj du lacertuloj. Estas dudek kvar mamulospecioj en la Ludovik-insularaj pluvarbaroj. Plimulto de tiuj specioj estas kiropteroj ( dek ok ) en tri familioj (Pteropodidae, Rhinolophidae, kaj Vespertilionidae), sekvite de ronĝulospecioj (Muridae). Neniu mamulospecio estas endemia en la Ludovik-Insularo, sed tri specioj estas preskaŭ endemiaj.

Kerivoula agnella (kiropteroj) estas laŭ Internacia Unio por la Konservo de Naturo la sola endanĝerigata mamulo en la ekoregiono. Ĝi vivas en Vanatinajo kaj en Misima-Insulo.

Plejparte, la ekoregiono kongruas kun la ludovik-insulara Endemibirda Areo. Estas kvin endemiaj birdospecioj en la ekoregiono kaj du preskaŭ endemiaj. Malmulto estas sciata pri iu ajn el ili. Temas pri melifagedoj (Myzomela albigula, Meliphaga vicina), pakicefaledoj (Pachycephala leucogastra), kraktikedoj (Cracticus louisiadensis), zosteropedoj (Zosterops meeki, Zosterops griseotinctus) kaj dikeedoj (Dicaeum nitidum).

Minacoj kaj konservado redakti

La ĉefaj minacoj por la ekoregiono estas senarbarigo, transformado de la biotopoj en agrikulturajn terenojn, kaj orminado. Tiu ĉi precipe estis tre neniiga en Misima-Insulo. Ne ekzistas protektejoj en la ekoregiono.

Vegetaĵaro-mapoj montras ke antaŭ kvarono de jarcento la biotopoj de Debojne-Insulo, nordokcidenta Vanatinajo, kaj apuda Pana Tinani ĉiuj estis degraditaj en antropogenajn herbejojn aŭ agrikulturajn terenojn. Multo de la arbaro estas neniigita en Vanatinajo kaj la arbaroj ĉirkaŭ Riu-Monto estas protektendaj por malhelpi la formorton de multaj el la endemiaj specioj de Ludovik-Insularo. Speciale la arbaroj de Riu-Monto kaj orienta Vanatinajo tre gravas por la postvivo de Meliphaga vicina kaj Cracticus louisiadensis.

Vidu ankaŭ redakti


Aŭstralaziaj tropikaj kaj subtropikaj humidaj foliarbaroj
AA0101 Malaltaĵaj pluvarbaroj de Admiraleco-Insuloj   Papuo-Nov-Gvineo
AA0104 Buruaj pluvarbaroj   Indonezio
AA0109 Lordhovaj subtropikaj arbaroj   Aŭstralio
AA0110 Ludovik-insularaj pluvarbaroj   Papuo-Nov-Gvineo
AA0111 Novbritaj kaj novirlandaj malaltaĵaj pluvarbaroj   Papuo-Nov-Gvineo
AA0112 Novbritaj kaj novirlandaj montaraj pluvarbaroj   Papuo-Nov-Gvineo
AA0113 Novkaledoniaj pluvarbaroj   Nov-Kaledonio
AA0114 Norfolkinsulaj subtropikaj arbaroj   Aŭstralio
AA0117 Kvinslandaj tropikaj pluvarbaroj   Aŭstralio
AA0119 Salomonaj pluvarbaroj   Salomonoj
AA0126 Vanuatuaj pluvarbaroj   Vanuatuo

Eksteraj ligiloj redakti