Investa fonduso, aŭ simple fonduso estas konstruo pri investado de mono.

La hamburga Ĉiliodomo apartenas al nemoveblaĵo-fonduso

Ĝenerala Priskribo redakti

En Germanujo redakti

En Germanujo la societo pri investado kolektos kaj koektas la monon de investistoj kaj donas la monon en ekstrafondo - la investa fonduso - kaj investas la monon en diversajn investajn "kampojn".

Oni povas komerci la partan valorpaperon de fonduso en borso. La parta valorpapero havas certan valoron kaj povas esti tre malmultekosta. Sed per la mono de multaj investistoj la oficistoj de fonduso povas axeti akciojn kaj obligaciojn de diversaj firmaoj kaj ankaŭ nemoveblaĵon (grandajn domojn) en urboj de diversaj landoj. La risko ne estas tre granda.

La investisto estas parta posedanto (germane: Miteigentümer) de fonduso kaj ricevas profiton kaj povas redoni la partan valorpaperon laŭ la taga prezo de borso.

La aperta nemoveblaĵo-fonduso (domoj-fonduso) estas speciala en Germanujo: La societo pri investado estas formala posedanto (germane: Eigentümerin) de havo de fonduso kaj oni inskribas la societon pri investado en la "libro de fondoj" (germane: "Grundbuch"), en la libro oni kolektas la nomojn de posedantoj (germane: "Eigentümer") kaj la ŝuldojn pri ĉiuj nemoveblaĵoj.

La valoro de parta valorpapero dependas de la nombro de partaj valorpaperoj kaj de la valoro de fonduso. Oni partas la valoron de fonduso inter la nombro de investistoj. La fonduso ricevas la profiton, dividendojn kaj ankaŭ la perdon kaj la gajnon de kurzoj de valorpaperoj. Oni devas profesie administri la fonduson. La Fonduso estas en Germanujo speciala fondo, oni devas separate administri la fonduson kaj la aliajn havojn de societo pri investado.

Risko redakti

Hodiaŭ en jaro 2010 la investaj fondusoj estas nur normala investo kun normala risko, frue la risko estis tre malgrande. La investisto devas hodiaŭ konsciencece kaj tre zorgeme investi.

En Svisujo redakti

Svisaj leĝoj KAG - BEHG redakti

Svisujo havas novajn leĝojn pri investaj fondusoj (KAG) kaj pri borso (BEHG).

Svisa investofonduso-ligo redakti

La privata svisa ligo kaj faksocieto pri kolektivaj investoj ekde 1992 enhavas la grandajn bankojn kaj administrantojn de kolektiva investoj pri ĝusta administrado.

La ligo volas subteni:

  • la reputacion de svisa ekonomio de fondusoj - administrado en ĉiuj landoj, kaj volas helpi doni
  • la normojn de kvalito de administrado, kaj la ligo volas doni
  • transparencon pri la kolektivaj investoj en la svisa merkato.

La ligo donas ankaŭ normoj pri la generala konduto kaj ankaŭ pri konduto pro administrantoj de fonduso. La normoj de konduto estas ankaŭ validaj pri nesvisaj firmaoj kaj administrantoj.

Investa fonduso en Svisujo redakti

Laŭ svisa leĝaro (KAG) la fonduso estas fondo. Oni kolektas la monon per publika varbado por komuna kapitalinvesto. La fondusa administrado devas administri kun partado de riskoj por la konto de investistoj. Oni havas nur 2 formojn de fondusoj.

Svisa fonduso laŭ kontrakto redakti

La kontrakto regulas la fonduson.

Svisa fonduso en formo de de investa societo kun varia kapitalo (SICAV) redakti

La fonduso estas apera kolektiva fondoinvesto.

Aliaj fermaj kolektivaj kapitalinvestoj redakti

La fermaj kolektivaj kapitalinvestoj estas en formo de

  • "komanditosocieto" pro kolektiva kapitalinvesto (KGK) aŭ en formo de
  • investosocieto kun fiksa kapitalo (SICAF).

Formoj pri svislandaj investaj fondusoj redakti

Oni distingas pri la svisalandaj investaj fondoj inter:

  • Valorpaperofonduso, en koordino kun la eŭropa fondusodirektivo (germane: Effektenfonds; koordiniert mit der europäischen Fondsrichtlinie),
  • la nemoveblaĵo-fonduso (Immobilienfonds), kaj
  • aliaj fondusoj por tradiciaj kaj alternativaj investoj.

Eksteraj ligiloj redakti