Čadca
Čadca, hungare Csaca [ĉaca], germane Tschadsa, pole Czadca estas urbo en Slovakio, en Regiono Žilina, en Distrikto Čadca, kies distriktejo estas.
Čadca (ĝis 1927 slovake: Čaca) | ||
hungare: Csaca, germane: Tschadsa, pole: Czadca | ||
Urbo | ||
Čadca, urbocentro
| ||
|
||
Oficiala nomo: Čadca | ||
Lando | Slovakio | |
---|---|---|
Regiono | Regiono Žilina | |
Distrikto | Distrikto Čadca | |
Historia regiono | Supra Hungarujo | |
Parto de | Kysuce | |
Fervojo | fervojlinio 320 | |
Riveroj | 5
| |
Areo | 56,792 km² (5 679,2 ha) | |
Loĝantaro | 25 751 (31.12.2007) | |
Denseco | 453,43 loĝ./km² | |
Unua skribmencio | 1598 | |
Urbestro | Milan Gura | |
Horzono | MET (UTC+1) | |
- somera tempo | MET (UTC+2) | |
Poŝtkodo | 022 01 | |
Telefona antaŭkodo | +421-41 | |
Aŭtokodoj | CA | |
NUTS | 509132 | |
Situo enkadre de Slovakio
| ||
Situo enkadre de Regiono Žilina
| ||
Vikimedia Komunejo: Čadca | ||
Retpaĝo: www.mestocadca.sk | ||
Portalo pri Slovakio | ||
Situo
redaktiČadca situas en valo de rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Žilina-Ĉeĥio. Ankaŭ Pollando estas en la proksimeco. Žilina troviĝas 30 km.
Historio
redaktiEn la 15-a jarcento rumanaj paŝtistoj alvenis. La unua mencio pri ĝi devenis el 1417 en formo Chacha, kiu longe estis malgranda vilaĝo aŭ komence nur ekstera parto de proksima komunumo. Okazis incendio en 1608. Akvomuelejo funkciis en 1637. Emeriko Thököly okupis la regionon, poste ankaŭ limozonon el Ĉeĥio en 1676. La lernejo ekfunkciis en 1751. Maria Teresia donacis urborangon en 1778. En la urbeto en 1798 loĝis 4134 da homoj. la katolika lernejo funkciis ekde 1803. En 1848 oni grandparte aliĝis al slovakaj taĉmentoj kontraŭ la hungaroj. Okazis proklamo al la slovaka nacio decembre de 1848. En 1871 la fervojo atingis la urbon, okazis interligo de Pest (urbo) tra Kassa ĝis Ĉeĥio. Fabrikoj pri drapo kaj lignaĵoj ekfunkciis. En 1910 loĝis en la urbo 5207 da homoj, plejparte slovakoj. Ĝis Traktato de Trianon la urbo apartenis al Trencsén (reĝa departemento), al distrikto de Csaca, kies distriktejo estis. Poste la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, ekde 1993 de Slovakio.
En 2001 loĝis en la urbo 26 699 da homoj (25 669 slovakoj).
Vidindaĵoj
redaktiFamuloj
redakti- inter 1854-1858 vivis slovaka verkisto Janko Kráľ
- en la iama Csaca naskiĝis:
- hungara akvopilkisto János Wenk
- hungara titulara episkopo János Nepomuk Dercsik
- Géza Bene (pentristo)