Krucisto
Krucisto aŭ kruckavaliro estas kristana kavaliro, kiu partoprenis en krucmilitoj dum Mezepoko. Li estas nomata krucisto ĉar estas kruco kudrita sur liaj vestaĵoj.
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4e/Crois%C3%A9s.jpg/200px-Crois%C3%A9s.jpg)
La termino "krucmilito" aperis nur en la 15-a jarcento, la termino "krucisto", kiu ne ekzistas en la latina lingvo, devenas de indiĝenaj lingvoj, aperis en la Kvara Laterana Koncilio en 1215, antaŭe la krucista kavaliro estis nomata kiel armita pilgrimanto[1].
Historio
redaktiEn 1095 okaze de la Koncilio de Clermont, la papo Urbano la 2-a alvokis la kristanojn por liberigi Jerusalemon (tio estis nomata la Apelacio de Clermont-Ferrand) tiam sub islama regado[2]. Tio estis la komenco de la unua krucmilito (1096-1099).
Ekde 1099, la krucistoj sukcesis konkeri Jerusalemon.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ Bériou
- ↑ Foucher de Chartres, alvoko de la papo Urbano la Dua en la libro Histoire des croisades, eldonita de François Guizot, 1825