François Pierre Guillaume Guizot [fʁɑ̃swa pjɛʁ ɡijom ɡizo]; 4a de oktobro 1787 – 12a de septembro 1874) estis franca historiisto, oratoro, kaj politikisto. Guizot estis grava figuro en franca politiko antaŭ la Revolucio de 1848. Estante liberalo[1][2] kiu opoziciis la klopodojn de la reĝo Karlo la 10-a por uzurpi la leĝofaran povon, li laboris por elteni la regadon de la konstitucia monarkio post la Franca revolucio de 1830.

François Guizot
Persona informo
Naskiĝo 4-an de oktobro 1787 (1787-10-04)
en Nimo
Morto 12-an de septembro 1874 (1874-09-12) (86-jaraĝa)
en Abbey of Val-Richer
Tombo Saint-Ouen-le-Pin vd
Religio Kalvinismo vd
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Francio vd
Alma mater Universitato de Ĝenevo vd
Partio Orleanismo vd
Familio
Patro André Guizot vd
Patrino Élisabeth-Sophie Bonicel vd
Gefratoj Jean-Jacques Guizot vd
Edz(in)o Elisabeth Charlotte Pauline Guizot • Marguerite Guizot vd
Infanoj Pauline de Witt • Guillaume Guizot • Henriette Guizot de Witt vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatohistoriistotradukistoverkisto • literaturkritikisto vd
Aktiva en Parizo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li poste servis al la "civitana reĝo" Ludoviko-Filipo, kiel Ministro de Edukado, 1832–37, ambasadoro en Londono, Ministro de Eksterlandaj Aferoj en 1840–1847, kaj finfine kiel Ĉefministro de Francio ekde la 19a de septembro 1847 ĝis la 23a de februaro 1848. La influo de Guizot estis grava por etendi la publikan edukadon, kiu sur lia ministreco vidis la kreadon de bazlernejoj en ĉiu komunumo de Francio. Sed kiel estro de la monarkiismaj "Doctrinaires", engaĝiĝis por subteni la politikon de Ludoviko-Filipo kaj la limigojn de plua ekspansio de la politika balotrajto, kaj ricevis la haton de pli maldekstremaj liberaloj kaj respublikanoj kiuj kontraŭis lian subtenon de la limigo de la balotrajto al riĉuloj, konsilante al tiuj kiuj deziris balotrajton "riĉiĝi" (enrichissez-vous) pere de forta laboro kaj ŝparemo.

Kiel Ĉefministro, estis la malpermeso de Guizot de politikaj kunsidoj (nomitaj campagne des banquets aŭ Parizaj Bankedoj, kiuj estis faritaj de moderataj liberaloj kiuj deziris pli grandan etendon de la balotrajto)[3] de la pli kaj pli forta opozicio en januaro 1848 kio kristaliĝis en la revolucio kiu elpostenigis Ludovikon-Filipon en februaro kaj vidis la establon de la Dua Respubliko de Francio.

Notoj redakti

  1. Raymond, Gino. (2008) Historical Dictionary of France. Scarecrow Press.
  2. Moggach, Douglas. (2000) The Social Question and the Democratic Revolution: Marx and the Legacy of 1848. University of Ottawa Press.
  3. George Fasel. Europe in Upheavel: 1848. Chicago: Rand MacNally. Chapter 2. 1971.

Bibliografio redakti

  • Crăiuțu, Aurelian. Liberalism Under Siege: The Political Thought of the French Doctrinaires (2003).
  • Johnson, Douglas. Guizot: aspects of French history, 1787-1874 (1963).
  • Richter, Melvin. "Tocqueville and Guizot on democracy: from a type of society to a political regime." History of European Ideas 30.1 (2004): 61-82.
  • Siedentop, Larry (1979). "Two Liberal Traditions". The Idea of Freedom: Essays in Honour of Isaiah Berlin. Oxford University Press.