Germana Arkeologia Instituto

La Germana Arkeologia Instituto (germane: Deutsches Archäologisches Institut, mallongigo: DAI) estas internacie aktiva scienca esplorinstitutio. Ĝi fonditis en 1829 en Romo (Istituto di corrispondenza archeologica) havante la ĉefan sidejon en Berlino, Germanujo. Ĝia jura stato estas publika kaj inter la agendaro de la Ministerioi pri eksteraj aferoj. Pli ol 350 dungitoj [1] laboras en pli ol 20 en la kampoj de arkeologio kaj scienco pri Antikvo kaj kulturo. Paralele estas ĉie en la mondo multaj korespondaj membroj; finfine honoroficuloj ankaŭ engaĝiĝas.

la roma filio de DAI, 1878

Taskaro redakti

La tasko de DAI estas tutmonde arkeologia kaj klasika esploradoj. Per siaj esplorprojektoj DAI kreas gravan bazon por la dialogo inter kulturoj por internacia scienca kunlaboro kaj por la konservado de kultura heredaĵo. DAI estas aktiva en ne tute 400 projektoj sur kvin kontinentoj. Ĝia spektro ampleksas ekz. ekzamenadon de la sanktejo en Olimpio, de la piramidoj de Dahshur en Egiptujo, de la imperiestraj palacoj sur la Palatina Monteto en Romo kaj de la 12.000-jaraĝa kultejo sur Göbekli Tepe en Turkio kaj eĉ projektoj en la oazoj de la Arabio. Krome la antikvaj kulturoj en la Andoj de Peruo, en la okcidenta dezerto de Ĉinio, sur la Salomonoj en la Okcidenta Pacifiko kaj sur Paskinsulo estas esplorataj.

Zorgema laboro en la areoj de preventado, monitorado kaj dokumentado de arkeologiaj lokoj estas postulata por sukcese kaj daŭripove sekurigi la pruvojn de antikvaj civilizoj. En la kurso de kreskanta konscio pri historio tiuj estas grava parto de la evoluo de kultura identeco en la gastigantoj kaj partneraj landoj de DAI. La laboro de la instituto iĝas tiel solida komponento de stabilaj politikaj kaj kulturaj rilatoj.

Historio kaj hodiaŭo redakti

Kiel grava partnero de kultura diplomati, la Germana Arkeologia Instituto estas federacia institucio ene de la taskaro de la Federacia ministerio de eksteraj aferoj de Germanujo. Tiu tradicio komenciĝis jam en 1874

Hodiaŭ la centro de DAI estas en Berlino kun tri komisionoj, sep sekcioj kaj kvar sekci-oficejoj; aldonotas multaj esplorcentroj en Germanio kaj eksterlande. Ĉi tio igas ĝin la plej granda esplorinstalaĵo siaspece en Germanio kaj unu el la plej grandaj en la tuta mondo. Pro ĝia tutmonda rilato-retaro DAI estas grava ludanto kaj en kultura kaj eduka politikoj kun fremdaj landoj kaj en sciencopolitiko.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti