Vilhelmo Adelin

1 ŝanĝo en ĉi tiu versio atendas kontrolon. La stabila versio estis patrolita je 25 dec. 2023.

Vilhelmo, alnomata Adelin (alternative Adelinus, Adelingus, AudelinÆtheling) (n. 1103 - m. la 25-an de novembro 1120), sola legitima filo de Henriko la 1-a (Anglio) kaj lia edzino Matilda, kaj frato de la Imperiestrino Matilda. La nomo "Adelin" devenas de la anglo-saksa "Aetheling", signifikanta "Princo".

Vilhelmo Adelin
Persona informo
William Adelin
Naskiĝo 5-an de aŭgusto 1103 (1103-08-05)
en Winchester
Morto 25-an de novembro 1120 (1120-11-25) (17-jaraĝa)
en Barfleur
Mortis pro Akcidenta morto Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Drono Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Dinastio Domo de Normandio vd
Patro Henriko la 1-a Redakti la valoron en Wikidata vd
Patrino Matilda of Scotland (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Gefratoj Alice FitzRoy (en) Traduki, Matilda FitzRoy, Countess of Perche (en) Traduki, Sibilo de Normandio, Matilda FitzRoy, Abbess of Montvilliers (en) Traduki, Matilda, Matilda FitzRoy, Duchess of Brittany (en) Traduki, Reginald de Dunstanville, 1st Earl of Cornwall (en) Traduki, Henry FitzRoy (en) Traduki, Roberto, Fulk FitzRoy (en) Traduki, Gilbert FitzRoy (en) Traduki kaj Robert FitzEdith, Lord Okehampton (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Matilda of Anjou (en) Traduki (1119 (Gregoria)–) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo kronprinco Redakti la valoron en Wikidata vd
Duko de Normandio
Dum 11201120
Antaŭulo Henriko la 1-a
Sekvanto Henriko la 1-a
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Winchester. La normandaj baronoj malkontentis pro la edziĝo de lia patro al Matilda, kiu devenis de la anglo-saksa reĝa familio: por plikontentigi ilin, en 1113 Henriko fianĉigis Vilhelmon Adelin al la filino de Fulk, Reĝo de Jerusalemo kaj Grafo de Anĵuo: la edziĝo okazis en 1119.

La franca reĝo, Ludoviko la 6-a, klopodis devigi Henrikon omaĝi por Normandio, sed Henriko malinklinis. En 1115 Henriko sugestis ke Vilhelmo Adelin omaĝus (tiun jaron la normandaj baronoj agnoskis Vilhelmon Adelin kiel la heredonto de Henriko: la anglaj baronoj faris la saman la sekvantan jaron): post iom da milito, tiun proponon Ludoviko fine akceptis en 1120.

Post la morto de sia patrino en 1118, Vilhelmo estis regento de Henriko en Anglio kiam ajn tiu forestis en Normandio.

La 25-an de novembro 1120 okazis katastrofo, kaj por Vilhelmo Adelin kaj por Anglio. Antaŭ ol veli de Normandio al Anglio, Vilhelmo Adelin kaj liaj kunuloj drinkis. La ŝipo estis la "White Ship" (Blanka Ŝipo) – la plej moderna kaj plej rapida ano de la reĝa ŝiparo. Nur post noktiĝo ili ekiris. En la mallumo, kun ebria helmisto, la ŝipo frapis rokegon. Vilhelmo kaj pluraj amikoj lanĉis remboaton, sed li reiris al la sinkanta ŝipo por savi sian duonfratinon, la grafino de Perche. Vilhelmo kaj pluraj aliaj ĵetis sin en la remboaton sed estis nun tro da homoj kaj ĝi renversiĝis. Ĉiuj pereis.

Tiel mortis la heredonto de Henriko. Tiu rapide reedziĝis, al Adeliza, filino de Gotfredo la 1-a Duko de Leuven, sed ili ne havis infanojn. Henriko devigis siajn baronojn agnoski lian filinon Matilda kiel lia heredonto. Malgraŭ la baronaj promesoj, la nevo de Henriko, Stefano, pretendis la tronon, kaj rezultis longa enlanda milito.