Domo de Normandio
La Domo de Normandio (ankaŭ "Rollo-idoj") estas la dinastio de la normanaj grafoj kaj dukoj de Normandio ek de la komenco de la 10-a jarcento, kaj reĝoj de Anglio de 1066 ĝis 1135.
Domo de Normandio | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
![]() | ||
Blazono | ||
Fino | 25-a de oktobro 1154 [#] | |
Lando | Reĝlando Anglio [#] | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Rollo [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Gravaj dinastianoj estas:
- Rollo, mortis ĉirkaŭ 932, reganto de Normandio, prapatro de la dinastio
- Vilhelmo la Konkeranto, konkeris Anglion
- Henriko la 1-a, filo de la antaŭa, kaj
- Matilda de Anglio, filino de Henriko, edzino de la imperiestro Henriko la 5-a, angle Empress Maude, poste edzino de Gotfredo Plantaĝeneto kaj tiel prapatrino de la dinastio Anĵuo-Plantaĝeneto.