Matilda de Flandrio

Matilda de Flandrio (naskiĝis ĉirkaŭ 1031, m. la 2-an de novembro 1083) estis la edzino de reĝo Vilhelmo la 1-a de Anglio.

Matilda de Flandrio
Dukino de Normandio
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1031
en Bruĝo
Morto 2-an de novembro 1083 (1083-11-02)
en Rueno
Tombo Abatejo de Virinoj vd
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Reĝlando Anglio vd
Familio
Dinastio Flandra dinastio (Balduenoj) vd
Patro Baldueno la 5-a de Flandrio vd
Patrino Adela of France vd
Gefratoj Baldueno la 6-a de Flandrio • Roberto la 1-a, Grafo de Flandrio vd
Edz(in)o Vilhelmo la 1-a de Anglio
Infanoj Roberto CurthoseVilhelmo la 2-a • Richard of Normandy • Adeliza • Cecilia of Normandy • Constance of Normandy • Adela of Normandy • Henriko la 1-a • Agatha of Normandy • Matilda of Normandy vd
Profesio
Okupo regento vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estis la filino de grafo Baldueno la 5-a de Flandrio kaj grafino Adela, kies patro estis reĝo Roberto la 2-a de Francio. Ŝi altis nur 1,27 metrojn kaj estis verŝajne la plej malalta reĝino de Anglio. Ŝi devenis de Alfredo la Granda, kaj laŭ onidiroj, kiam Vilhelmo petis fianciĝi al ŝi, ŝi respondis ke ŝiaj prauloj estis tiom altrangaj ke ŝi ne povis edziĝi al bastardo. Aŭdinte tion, Vilhelmo rajdis de Normandio al Bruĝo, renkontis Matildan survoje al diservo, kaj fortiris ŝin de ŝia ĉevalo per ŝia longa hararo. Laŭ alia versio de la legendo, Vilhelmo rajdis al la domo de ŝia patro en Lille, ĵetis ŝin teren en ŝia ĉambro kaj frapegis ŝin. Kompreneble ŝia patro Baldueno koleriĝis, sed, antaŭ ol li kaj Vilhelmo povus batali, Matilda decidis edziĝi al Vilhelmo – kaj tio malgraŭ malpermeso de papo Leono la 9-a (pro nekonata kialo, eble pro tro proksima parenceco). La geedziĝo okazis en 1053.

Estis onidiroj ke Matilda enamiĝis al la angla ambasadoro al Flandrio, Brihtric, kiu repuŝis ŝin. Estas fakto ke, dum ŝi estis regento de Anglio dum foresto de Vilhelmo, multajn jarojn poste ŝi konfiskis la bienojn de Brihtric kaj sendis lin al karcero, kie li mortis.

Kiam Vilhelmo preparis invadi Anglion, Matilda pagis la ekipadon de ŝipo nomata Mora. Ke Matilda devenis de Alfredo la Grando plifortigis la pretendon de Vilhelmo pri la angla trono.

Laŭdire Vilhelmo fidelis al Matilda, almenaŭ ĝis ŝi subtenis sian filon Roberto Curthose kiam tiu ribelis kontraŭ Vilhelmo.

Idoj redakti

Matilda kaj Vilhelmo havis eble dek unu infanojn:

  • Roberto Curthose (ĉ. 1054 - 1134)
  • Adela (ĉ. 1055), kiu fianciĝis al Harold la 2-a de Anglio - tamen ne certas ke ŝi fakte ekzistis
  • Cecilio (m. la 30-an de julio, 1126), kiu iĝis en 1112 abatino de Caen
  • Vilhelmo la 2-a de Anglio, moknomata Vilhelmo la Ruĝa (1065-1100)
  • Rikardo, Duko de Bernay (1054 - 1081) kiu mortis pro ĉasad-akcidento kaj entombiĝis en la katedro de Winchester
  • Alison (1056 - ĉirkaŭ 1090), kiu famis pro sia beleco sed neniam edziĝis
  • Adela (ĉ. 1062 - 1138), kiu edziĝis al Stefano, Grafo de Blois
  • Agato (ĉ. 1064 - ĉirkaŭ 1080), kiu fianciĝis al Haroldo la 2-a de Anglio aŭ lia nelegitima filo, kaj poste al Alfonso la 6-a de Kastilio
  • Konstanco (ĉ. 1066 - la 13-an de aŭgusto, 1090), kiu edziĝis al duko Alano la 4-a de Bretonio kaj mortis seninfane, eble pro veneno
  • Matilda, pri kies ekzisto oni ne certas
  • Henriko la 1-a de Anglio (1068 - 1135)

Tapiŝo de Bayeux redakti

Oni longe kredis ke la tapiŝon de Bayeux mendis reĝino Matilda, tial la nomo "tapeto de la reĝino Matilda". Nuntempe oni pli supozas ke iu alia, eble Odo de Bayeux, estis la mendinto de la tapiŝo.

Vidu ankaŭ redakti