Carry Amelia NATION (naskiĝis kiel MOORE la 25-an de novembro 1846, Garrard, Kentucky, mortis la 9-an de junio 1911, Leavenworth, Kansas) estis usona kontraŭalkoholulo. Ŝi estis ĉefe konata pro tio, ke ŝi detruis drinkejojn per hakilo. Nation apenaŭ ricevis apogon de la naciaj kaj internaciaj kontraŭalkoholaj movadoj, sed ŝia agado verŝajne helpis la enkondukon de la usonan alkoholkonsuman prohibicio en 1919.

Carry Nation
Carrie Nation kaj ŝia hakilo
Carrie Nation kaj ŝia hakilo
Persona informo
Naskonomo Caroline Amelia Moore
Naskiĝo 25-an de novembro 1846 (1846-11-25)
en Garrard County
Morto 9-an de junio 1911 (1911-06-09) (64-jaraĝa)
en Leavenworth
Tombo Belton Cemetery
Lingvoj angla
Loĝloko Belton • Kantono Brazoria • West Columbia • Richmond • Medicine Lodge • Guthrie • Eureka Springs
Ŝtataneco Usono
Alma mater Universitato de Centra Misurio
Okupo
Okupo agitator • verkisto
vdr

Ŝi altis ĉirkaŭ 180 cm kaj pezis ĉirkaŭ 80 kg, kiu vestis sin per puritanaj nigraj kaj blankaj vestoj.

Ŝi edukiĝis instruistino, en 1867 geedziĝis kun la juna kuracisto Charles Gloyd, kiun ŝi forlasis post kelkaj monatoj pro ties drinkemo. Ŝi denove geedziĝis en 1877 kun David Nation, juristo, ĵurnalisto kaj pastoro. Lia dua edzo divorcis en 1901, post kiam ŝi forlasis ankaŭ lin.

Kiam la usona Suverena Kortumo mildigis la alkoholkonsumadon, komercadon en Kansaso (1890), Nation aliĝis al la kontraŭalkohola movado. Ŝi sola aŭ kun kantantaj – religiajn homnojn – virinoj marŝis en la drinkejon kaj tie komencis kanti, preĝi, riproĉi kaj detrui ekipaĵojn per hakilo. Ŝi ofte estis punita je prizono, sed ŝi elaĉetis sin el la puno per enspezoj de prelegaj rundvojaĝoj kaj vendo de suveniraj hakiloj.

Ŝi kondukis agadojn kontraŭ insitutoj, eksterlandaj nutraĵoj, tabako, taliumo, mallongaj jupoj kaj pornografiaj bildoj. Li estis porparolanto de la virina balotrajto.