Pri la litova persona nomo, vidu: Algirdas (persona nomo)

Algirdas, pole Olgierd, beloruse Альгерд, (naskiĝis en 1296, mortis la 24-an de majo 1377) estis la filo de Gediminas kaj inter la jaroj 1345 ĝis 1377 kiel grandduko regis la mezepokan regnon Grandprinclando Litovio.

Algirdas
Grandduko de Litovio
Bildigo de grandduko Algirdas el la 16-a jarcento
Bildigo de grandduko Algirdas el la 16-a jarcento
Sigelo de grandduko Algirdas
Sigelo de grandduko Algirdas
Persona informo
Naskiĝo 1296
Morto 24-an de majo 1377 (1377-05-24)
Religio paganismo vd
Lingvoj rutena vd
Ŝtataneco Grandprinclando Litovio vd
Familio
Dinastio Gediminidoj vd
Patro Gediminas vd
Patrino Jewna vd
Gefratoj Aldona of Lithuania • Augusta Anastasia of Lithuania • Kęstutis • Karijotas • Lubart • Narimantas • Jawnuta • Manvydas • Elizabeth Giedyminowicz vd
Edz(in)o Uliana of Tver • Maria of Vitebsk vd
Infanoj Ladislao la 2-a JogajloSkirgaila • Kaributas • Lengvenis • Karigaila • Vygantas • Švitrigaila • Agrypina of Lithuania • Alexandra of Lithuania • Feodor Olgerdovich • Demetrius I Starshy • Andrei of Polotsk • Vladimiro la 4-a de Kievo • Konstanty Czartoryski • Kenna • Maria of Lithuania • Helen of Lithuania • Minigaila • Hedwig of Lithuania • Theodora of Lithuania • Yefrosinya / Yevpraksiya vd
Grandduko de Litovio
Dum 13451377
Antaŭulo Jaunutis
Sekvanto Jogaila
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Grandduko Algirdas sur la monero 50 lidoj

Origine la patro intencis nur heredigi parton de la regno al Algirdas. Sed la filo senpostenigis sian pli junan fraton, la granddukon Jaunutis (kies nomo signifas „junuleto“, eble malbona antaŭsigno) en Vilno. Dum tiu kampanjo li kunlaboris kun alia frato, Kęstutis, kiu gvidis la litovan armeon gardanta la limojn de Litovio al la ŝtato de la Ordeno de germanaj kavaliroj en Prusio sudokcidente kaj Livonio norde, ĉar Kęstutis same nekontentis pri la regado de Jaunutis. Por la resto de la vivo de Algirdas la kunlaboro kun Kęstutis restis konstanta, kaj ili dividis la regadon de la regno tiel ke Kęstutis kontrolis la okcidenton kaj Algirdas, kiel formala supera reganto, la orienton.

Algirdas pliampleksigis la areon de la litova regno koste de la rusia regno de Moskvo kaj ties supera potenco, grandega tatara-mongola regno, kiu ampleksis interalie la hodiaŭan sudan Rusion. Dum la jaro 1363 li venkis tri tatarajn armeojn en batalo ĉe rivero Bug kaj firme integrigis la teritorion de Kievo kaj ĉirkaŭaĵo (do la kernon de la hodiaŭa Ukrainio) en la litovan regnon. Post tio, la litova regno okcidente etendiĝis ĝis malantaŭ Volinio, hodiaŭ en la okcidento de moderna Ukrainio, sude ĝis malantaŭ Kievo kaj oriente ĝis la limo de la granddukejo Moskvo. Sub Algirdas la litova regno ankaŭ trifoje batalis kontraŭ rusa armeo de la ambicia moskva grandduko Dmitri Donskoi – du el tiuj tri militoj nur finiĝis rekte antaŭ la fortikaĵo Kremlo en la centro de Moskvo.

La politika programo de Algirdas estis reunuigi la dukejojn de la antaŭa slava Kieva Regno kadre de la litova ŝtato.

Kontraŭ la militema Ordeno de germanaj kavaliroj en Prusio, kies deklarita celo estis konkeri ĉiujn baltajn landojn, la armeoj de Algirdas kaj Kęstutis estis malpli sukcesa. Dum la jaro 1348 la litova armeo ĉe rivero ’’Streva’’ malvenkis en signifa batalo, kaj ankaŭ dum la sekvaj jaroj ne eblis sukcese defendi la litovan teritorion kontraŭ atakoj de la ordeno. Dum la jaro 1362 la germanaj kavaliroj eĉ detruis la fortikaĵon de Kaŭnaso (Kovno), en la plej centra parto de Litovio.

Posteulo de Algirdas iĝis lia filo Jogaila.