Incidento en Kerĉa markolo

incidento inter Rusio kaj Ukraino en novembro 2018

Internacia incidento okazis la 25-an de novembro 2018 kiam la marborda gardistaro de la Federacia Sekureca Servo de la Rusia Federacio (FSB) pripafis kaj kaptis tri mararmeajn ŝipojn de Ukrainio, kiuj provis transiri de la Nigra maro en la Azovan maron tra la Kerĉa markolo dum ilia vojado al la haveno de Mariupolo.

La Kerĉa markolo vidita el la direkto de la Krimeo

Kelkajn monatojn antaŭe, la 20-an de septembro 2018 Ukrainio sukcesis movi du el siaj maramrmeaj ŝipoj — Donbas (ruse Донбас) kaj Korets (ruse Корець) — al la Azova mararmea bazo. En 2014, la armeo de la Rusia Federacio aneksis la proksiman Krimean Duoninsulon, kiu estas internacie rekonita kiel ukraina teritorio. Ĝi poste konstruis la Krimean ponton tra la mallarĝaĵo. Laŭ traktato de 2003, la Kerĉa markolo kaj la Azova maro intencas esti la dividitaj teritoriaj akvoj de ambaŭ landoj, kaj libere alireblaj.

La 7-an de septembro 2019 ĉiuj maristoj estis liberigitaj kadre de interŝanĝo de detenitoj inter Rusio kaj Ukrainio.

Vidu ankaŭ redakti