Randolph L. Braham

Randolph L. Braham originala nomo Adolf ÁBRAHÁM estas historiisto en Usono deveninta el transilvanuja hungarjuda familio naskita en Bukareŝto la 22-an de decembro 1922.

Randolph L. Braham
Persona informo
Naskonomo Ábrahám Adolf
Naskiĝo 20-an de decembro 1922 (1922-12-20)
en Bukareŝto
Morto 25-an de novembro 2018 (2018-11-25) (95-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Lingvoj angla
Ŝtataneco Reĝlando RumanioHungarioRumanioUsono
Alma mater Urba Kolegio de Nov-JorkoLa Nova Lernejo
Okupo
Okupo historiisto • universitata instruisto • politikologo
vdr

Biografio redakti

Randolph L. Braham edukiĝis en Dej. Inter 1943-45 li estis laborservulo en Ukraino, pli poste kaptito en sovetia labortendaro. Li elmigris Usonon en 1948. Ekde 1966 li estis distingita profesoro pri politikaj sciencoj de la universitato de Novjorko, direktoro de Instituto Rosenthal. Lia ĉefa esplorkampo estas la historio de la holokaŭsto en Hungarujo. Li estas aŭtoro, respektive redaktoro de 39 volumoj kaj kunaŭtoro de pliaj 26 volumoj.

Verkoj ĉefaj redakti

  • Eichmann kaj la pereo de la hungaraj judoj en la angla lingvo 1961, en la hungara lingvo 1962;
  • The Hungarian Jewish Catastrophe. A Selected and Annotated Bibliography, 1984.
  • La hungara holokaŭsto, en la angla lingvo 1981, en la hungara lingvo 1-2. 1988.
  • Román nacionalisták és a holocaust (Rumanaj naciistoj kaj la holokaŭsto), 1998.

Literaturo redakti

  • BRAHAM, Radolph L.: Életinterjú levélben a 80 éves Randolph L. Braham professzorral (Vivkarier-intervjuo koresponde kun la 80-jara profesoro) [raportisto:] Karsai László. = Múlt és jövő. [14]. 2002. 4. 93-101.

Fonto redakti

Eksteral ligiloj redakti