Boldizsár Csíky (pianisto)

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

CSÍKY Boldizsár [ĉiki] estas rumania hungara pianisto, universitata docento. Li naskiĝis en Reghin la 25-an de novembro 1968. Li estas la filo de komponisto Boldizsár Csíky kaj de artistino S. Ágnes Csíky Szabó.

Boldizsár Csíky
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1968 (1968-11-25) (51-jara)
en Reghin
Familio
Patro Boldizsár Csíky
Patrino S. Ágnes Csíky Szabó
Okupo
Okupo pianisto
Information icon.svg
vdr

KarieroRedakti

Boldizsár Csíky akiris diplomon en 1990 en Muzikakademio de Kluĵo. Li estas doktoro de muziksciencoj (2006). Inter 1987 kaj 1992 li estis premiita kvinfoje en internaciaj konkursoj. En 1994 li ricevis la premion Cella Delavrancea en Bukareŝto.

FontoRedakti

  • Erdélyi magyar ki kicsoda, 2010.