Grandaj Ligoj de Basbalo

Maĵorliga Basbalo (angle Major League Baseball, MLB), ankaŭ nomata la "Grandaj Ligoj" estas la ĉefaj ligoj de basbalo en Norda Ameriko. Ĝi konsistas el du iam sendependaj ligoj, kiuj unuiĝis komence en 1903 kaj iom post iom pli formale.

Grandaj Ligoj de Basbalo
emblemo
basbala ligo • profesia sporta ligo
Branĉoj Amerika Ligo
Nacia Ligo vd
Sidejo Nov-Jorko
Lando UsonoKanado
Fondita en 1869
En TTT Oficiala retejo vd
vdr

Liga strukturo redakti

La "grandaj ligoj" mem estas la Nacia Ligo (National League) kaj la Usona Ligo (American League). Ĉiu konsistas el tri dividoj: Orienta, Centra, Okcidenta.

La sezono daŭras ekde komenco de aprilo ĝis fino de septembro. Ĉiu teamo ludas 162 matĉojn, preskaŭ ĉiutage. La kalendaro estas aranĝita por ke teamoj ludu "seriojn" de (kutime) tri matĉojn je sinsekvaj tagoj, do ĉiu teamo ludos 7 aŭ 6 fojojn semajne, kontraŭ du teamoj. Post la sezono, la tri ĉampionoj de la dividoj, plus la plej bona teamo el la ceteraj, konkursas por la ligĉampionecon. La du ligĉampionoj konkursas en la tiel nomata "Mondserio".

Historio redakti

La unua maĵora ligo, la Nacia, fondiĝis en 1876. Diversaj ligoj kun diversaj nomoj fondigis, sed neniu daŭris longe. La Amerika Ligo fondiĝis en 1900 kaj rapide populariĝis. Ĝi tiel grandiĝis, ke oni en 1903 fondis la Mondserion, kiu okazis ĉiun jaron poste, krom 1904 (pro rifuzi de la NL-teamo) kaj 1994 (pro striko).

La "klasikaj teamoj" de la variaj ligoj, preskaŭ senŝanĝe inter la 1900aj kaj 1950aj jaroj, estis:

Nacia Ligo
Amerika Ligo

En 1933, dum la internacia ekspozicio en Ĉikago, kolektiĝis la plej famaj steluloj de la du ligoj por matĉo en Comiskey Park. La afero, la Matĉo de Steluloj, estis tiel populara ke ĝi okazis poste ĉiujare. Ekde 2003 ĝis 2016 la ligo kiu gajnis en tiu matĉo kaptas por sia eventuala ĉampiono la rajton gastigi 4 el la 7 matĉoj de la Monda Serio, kiu povas esti avantaĝo por tiu teamo.

Fine de la 1950aj jaroj, teamoj trovis sin ludanta en kadukaj stadionoj antaŭ malgrandaj spektantaroj. En Usono, multaj familioj translokiĝis de urboj en antaŭurbojn. Plue, la loĝantaro en la okcidenta flanko de la lando kreskis, sed la plej okcidenta teamo estis nur en Sankta-Luiso. Kelkaj teamoj translokiĝis al la okcidento (Brooklyn, New York Giants, Washington kaj Philadelphia Athletics), kaj en la 1960aj, aldone al translokiĝintaj teamoj en Losanĝeleso kaj Sanfrancisko, oni fondis kelkajn novajn "ekspansiiĝaj teamoj". La AL ekspansiiĝis kun novaj teamoj en Losanĝeleso kaj Vaŝingtono, kaj la NL en Hjustono kaj en Novjorko.

Dum postaj jaroj, en 1969, la NL ekspansiiĝis en Sandiego kaj Montrealo, kaj la AL aldonis teamojn en Seatlo kaj Kansasurbo. La seatla teamo post nur unu jaro translokiĝis al Milvokio, kaj la nova vaŝingtona teamo iris al Dalaso. En 1992 Miamio kaj Denvero ekhavis teamoj, kaj Toronto kaj Seatlo akiris novajn teamojn de la AL en 1977. En 1998, du novaj kluboj fondiĝis, NL-teamo en Fenikso kaj AL-a en Sankta-Peterburgo (Tampa Golfo). Por ke la nombro de teamoj en ĉiu ligo estu para, la Milvokia teamo transiris el la Amerika al NL.

Dum preskaŭ jarcento, ĉiuj matĉoj dum la sezono estis inter teamoj de sama ligo, krom por la sezonfina Mondserio. "Interliga ludado" komenciĝis en 1997, sed nur limigite. Nuntempe teamoj ludas almenaŭ unu serio kontraŭ ĉiu teamo de la alia ligo ĉiujare.

Teamoj de la Major League Baseball redakti

Amerika Ligo redakti

OkcidentaCentraOrienta
Los Angeles Angels (Anĝeloj) Chicago White Sox (Blankaj Ŝtrumpoj) Baltimore Orioles (Orioloj)
Oakland Athletics (Atletaj) Cleveland Indians (Indianoj) Boston Red Sox (Ruĝaj Ŝtrumpoj)
Seattle Mariners (Maristoj) Detroit Tigers (Tigroj) New York Yankees (Jankioj)
Texas Rangers (Teksaspolicanoj) Kansas City Royals (Reĝuloj) Tampa Bay Devil Rays (Rajoj)
Houston Astros (Astroj) Minnesota Twins (Ĝemeloj) Toronto Blue Jays (Bluaj Garoloj)

Nacia Ligo redakti

OkcidentaCentraOrienta
Arizona Diamondbacks (Krotaloj) Chicago Cubs (Ursidoj) Atlanta Braves (Kuraĝaj)
Colorado Rockies (Rokaj) Cincinnati Reds (Ruĝoj) Florida Marlins (Makajroj)
Los Angeles Dodgers (Evitantoj) St. Louis Cardinals (Kardinalbirdoj) New York Mets (Metropolanoj)
San Diego Padres (Sacerdotoj) Milwaukee Brewers (Bierfaristoj) Philadelphia Phillies (Fili-oj)
San Francisco Giants (Gigantoj) Pittsburgh Pirates (Piratoj) Washington Nationals (Nacianoj)

Eksteraj ligiloj redakti