San-Diego

urbo de Kalifornio en Usono
(Alidirektita el Sandiego)
Disambig-dark.svg Tiu ĉi artikolo temas pri la urbego San Diego en Kalifornio. Atentu ankaŭ pri la urbeto San Diego en Teksaso.

San-Diego estas milionurbo, laŭvice la oka plej granda urbo kaj milita marhaveno en la suda ŝtato de Kalifornio, Usono. Ĝi estas ĉefurbo de la Kantono San-Diego.

San-Diego
SD Montage.jpg

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 92101–92117 [+]
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 386 932  (2020) [+]
Loĝdenso 1 438 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 32° 43′ N, 117° 10′ U (mapo)32.715-117.1625Koordinatoj: 32° 43′ N, 117° 10′ U (mapo) [+]
Alto 422 m [+]
Areo 964,497168 km² (9 644 9.7 168 ha) [+]
Horzono pacifika horzono de Nordameriko (UTC-8) [+]
Situo de San-Diego

Map

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo San Diego, California [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
Nokta bildo en San-Diego

Bazaj informojRedakti

GeografioRedakti

San-Diego troviĝas sur ebenaĵo laŭ Pacifiko en la sud-okcidenta parto de la lando.

HistorioRedakti

Antaŭ dominado de hispanoj indianoj vivis tie. Hispana ŝipo alvenis en 1542 kaj manifestiĝis hispana kolonio. La nuna loknomo uziĝas ekde 1602. Fortikaĵo de San-Diego fondiĝis en 1769, sed en la sama jaro ankaŭ pastroj alvenis, inter kiuj famis Junípero Serra. Post la sendependa milito de Meksiko la vilaĝo apartenis al Meksiko. En 1849 Usono akiris ĝin, sed ĝuste tiam oni trovis oron en la proksimeco, sekve aro da homoj alvenis. San-Diego urbiĝis en 1885. En 1915 kaj en 1935 oni aranĝis mondekspoziciojn. Post la 2-a mondmilito la haveno iĝis milita bazo.

VidindaĵojRedakti

 
Panoramo de San-Diego

SportoRedakti

En 2010 la Federacia Pokalo (nova nomo ekde septembro 2020 Pokalo Billie Jean King), la plej grava konkurso pri naciaj virinaj naciaj teamoj de teniso, okazis en San-Diego.

ĜemelurbojRedakti

Renomaj personojRedakti

EsperantoRedakti

En San-Diego en 1955 okazis la 3-a Landa Kongreso de ELNA.

La loka Esperanto-grupo regule kunvenas.

Vidu ankaŭRedakti