Piroska Szenes
SZENES Piroska (seneŝ) estis hungara ĵurnalistino, verkistino naskita en Marosszalatna la 25-an de novembro 1897 kaj mortinta en Novjorko la 28-an de aprilo en 1972.
Piroska Szenes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 25-an de novembro 1897 en Slatina de Mureș |
Morto | 28-an de aprilo 1972 (74-jara) en Novjorko |
Ŝtataneco | Ĉeĥoslovakio • Usono |
Familio | |
Edz(in)o | Nicholas Halasz |
Okupo | |
Okupo | verkisto • ĵurnalisto |
KarieroRedakti
Piroska Szenes studis en Budapeŝto. Ĝis la fino 1938 ŝi vivis kun sia edzo, publicisto Miklós Halász en Besztercebánya. Ŝi publikis je la komenco de la 1920-aj jaroj en revuo Nyugat kaj ŝi iĝis ĝia konstanta kunlaborantino. Ŝi publikis en la hungaraj gazetoj de Ĉeĥoslovakio. Pro faŝismo ŝi elmigris Usonon (1938). Ŝi publikis en kontraŭfaŝismaj hungarlingvaj revuoj: Üzenet (Parizo, Magyar Fórum kaj Harc (Usono). Ŝi verkis ankaŭ teatraĵon titolitan Captaine Gene Hamlet.
VerkojRedakti
- Az utolsó úr (romano, Bp., 1927);
- Csillag a homlokán (r., Bp., 1936);
- Jadviga kisasszony (rakontoj, Bp., 1934);
- Egyszer élünk (r., Bp., 1935);
- Lesz-e gyümölcs a fán? (r., Bp., 1948).
FontoRedakti
- Magyar Életrajzi Lexikon