Josef NOLDIN (naskiĝinta la 25-an de novembro 1888 en Salurn, mortinta la 14-an de decembro 1929 en Bozen) estis sudtirola advokato kaj organizanto de katakombaj lernejoj germanlingvaj dum la tempo de faŝismo en Italio.

Josef Noldin
Persona informo
Naskiĝo 25-an de novembro 1888 (1888-11-25)
en Salorno
Morto 14-an de decembro 1929 (1929-12-14) (41-jaraĝa)
en Bolzano-Bozen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Reĝlando Italio
Okupo
Okupo juristopolitikistoadvokato
vdr

Vivo redakti

Noldin pasigis la abiturientan ekzamenon kun bonegaj notoj ĉe la Gimnazio franciskana (Bozen) kaj, plenuminte la militservon devigan, ekstudis en 1907 jursciencojn ĉe la universitato de Insbruko. Tie li iĝis membro de la katolika studenta korporacio AKV Tirolia. Kun laŭindaj notoj li finstudis en 1912 kaj iĝis advokato. Tuj post la eksplodo de la Unua mondmilito li rekrutitis kaj vunditis baldaŭ post grave. En 1915 li iĝis militkaptito de la Rusoj kaj restis en internigejoj de Siberio ĝis 1920 (je la fino en Vladivostoko). En la vintro de 1920 li liberigitis kaj alvenis en la patrujo en aprilo 1921. Tie li denove advokatis.

Ĉe la liberigo italaj oficiroj estis postulintaj de Noldin subskribi deklaron ke li konsiderus sin itala civitano: sed tion fari li rifuzis.

Estante akra malamiko de italianigo li iĝis - antaŭ ties malpermeso - porparolanto de la koncentriga partio Deutscher Verband. Kiam la germana lingvo ĉe sudtirolaj lernejoj estis malpermesita en la jaro 1923-a, li organizis - kune kun kanoniko Michael Gamper - privatan instruadon germanlingvan. Kiam instruisto arestitis, Noldin alkutimiĝis defendi lin antaŭ la tribunalo. Pro lia sprono de la katakomblernejinstruado li kondamnitis en 1925 je monpuno kaj malliberiĝo. Kiam en 1926 akceptitis leĝo en Italio ke eblus aresti personojn ankaŭ sen juĝista konsento kaj sendi ilin ekzilen, Noldin devis iri en 1927 por kvin jaroj sur la insulon Lipari.

En februaro 1928 la sudtirolaj aferoj kaj eksplicite ankaŭ la kazo de Noldin traktitis en la aŭstria parlamento en Vieno. La diktatoro Benito Mussolini defendis la trakton de Noldin pro ties "kontraŭfaŝisma kaj sekve kontraŭrevolucia" konduto. En la 12-a de decembro 1928 Noldin rajtis reveni en Sudtirolon sed estis baritaj al li kaj la deĵorado kaj la transpaŝo de la landlimoj de Italio.

Jam en somero 1928 Noldin eksuferis de malario; la italaj aŭtoritajoj malpermesis forlason de la lando por kuracado. Pro tio li mortis nur 41jara. Sur la tomboŝtono estis skribitaj sole la inicialoj de lia nomo.

Honoroj redakti

  • Okaze de la 20-a datreveno mortotaga kanoniko Gamper deklaris lin "martiro".
  • En Tramin, Leifers, Insbruko kaj Vieno oni nomis stratojn por li. En 1988 la strato Romstraße en Salurn alinomitis "Dr.-Josef-Noldin-Straße". Lia naskiĝdomo estas nun junulargastejo kaj servis por renkontiĝoj inter germanlingvaj kaj italaj gejunuloj.
  • La filino Traudl Noldin († 1994) estis edzino de la sudtirola politikisto Alfons Benedikter. Lia nepo Thomas Benedikter verkis en 2000 libron pri Noldin ("Ich will nicht Gnade, sondern Recht"). Tiu ĉi libro filmigitis en 2012 far la reĝisoro Luis Walter; ĉefrolulas la nepo Rudi Benedikter.

Literaturo redakti

  • Siegfried Koß: Zum 100. Geburtstag J. Noldins in Akademische Monatsblätter 1988 Heft 5 S.16 f
  • E. Oberkofler: Josef Noldin - für Sprache und Recht in der Tageszeitung Dolomiten vom 26. November 1988
  • Siegfried Koß: Biographisches Lexikon des KV Band 1 S. 70 ff Schernfeld 1991 ISBN 3-923621-55-8
  • Christoph Hartung von Hartungen und Alois Sparber (Hg.); Josef Noldin: sein Einsatz - sein Opfermut - sein Nachwirken; Bozen 2009; ISBN 978-88-8266-619-4
  • Thomas Benedikter (Hg.): „Ich will nicht Gnade, sondern Recht“: Josef Noldin 1888 - 1929; Vorkämpfer für die deutsche Schule Südtirols; sein Leben, seine Zeit, sein Tagebuch auf Lipari; Bozen 2000; ISBN 88-8266-086-9

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Josef Noldin en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti