Fujaro

Tradicia slovaka basa fajfilo.

Fujaro estas tipa slovaka ligna popola blova muzika instrumento. Ĝi similas al gotika basa tri-trua fajfilo, kiu estis amase disvastigita kaj konata en Eŭropo dum 12-a kaj 13-a jarcentoj.

Fujarludanto.

Sono de fujaro estas malgaja kaj melankolia. Laŭ slovakaj spertuloj pri fujaro estas ĝia devenloko en areo norde de Banská Bystrica en ĉirkaŭaĵo de Slovenská Ľupča.

Fujaron paŝtistoj uzadis dum ŝafpaŝtado, dum diversaj solenaj kaj malĝojaj okazoj. Ĝi estis uzata ankaŭ kiel signala komunik-instrumento. Fujarludo estas pretendema kaj postulas bonan aŭdsenton de la ludanto. Fujarludisto kutime akompanas sian fujarludon per kantado, kutime unu post la alia. Fujarludado estas sufiĉe libera, ludanto ne nepre kantas la saman melodion kiun ludas. Areo de fujar-uzado en centra Slovakio (teritorio Podpoľanie) estas ĉirkaŭ 500 km². Ĝian melodian sonon uzis en siaj komponaĵoj ankaŭ slovakaj muzikaj komponistoj (Svetozár Stračina kaj aliaj).

De la 25-a de novembro 2005 fujaro estas en listo de (nemateria) monda kultura heredaĵo UNESCO.[1]

Priskribo redakti

 
Blovado

Fujaro estas de 70 cm ĝis 190 cm (laŭ agordado) longa ligna fajfilo kun tri truoj. Pro sia longo ĝi havas helpan fajfileton por alkondukado de aero, alie ne povus fujaron ludi tre malaltaj ludantoj.. Tiuj ĉi partoj estas kunligitaj per ledaj rimenetoj. Fujaroj estas ornamitaj en pluraj manieroj: profunda kaj malprofunda lignoskulptado, kolorigo per natura koloro de juglandarbaj fruktujoj aŭ per hidrogena klorido kaj per enbatado de maldikaj metalaj strioj. Ankaŭ eblas lasi fujaron en naturala, kruda aspekto.

La plej ofte uzata ligno por elfarado de la instrumento estas ligno de nigra sambuko. Nuntempe oni foje produktas fujaron ankaŭ de plasto, plejparte de PVC. Avantaĝo de plasto estas multoble malpli alta kosto kaj ĝia disponeblo (kiel akvokonduk-tuboj). Tamen multaj kontraŭas uzadon de plasto ĉar laŭ ili plasto estas maltaŭga materialo por fujaro. Laŭ ili plasto tute detruas senton de natura instrumento, kiun povas doni nur ligno. Ekzistas multaj popolaj konsiloj pri materialo por fujaro, ekz. ke "la ligno aŭdu nek rivereton nek kokojn nek preĝejan sonorilon". Aŭdado de rivereto kaj kokoj rilatas al fekundeco de grundo, se la grundo estas tre fekunda do arbo kreskas tro rapide kaj ties ligno estas maltaŭga. Aŭdado de preĝeja sonorilo rilatas al libereco kiu estis limigata de multaj flankoj, inkluzive religian liberecon limigitan fare de kristanoj.

En centra Slovakio en vilaĝo Korytárky (distrikto Zvolen) efektiviĝas dum somero fujara festivalo.

 
Ornamo

Referencoj redakti

  1. "The Fujara and its Music" (Fujaro kaj ĝia muziko), UNESCO, 2005, 2008.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti