Hidrogena klorido

kemia kombinaĵo

La komponaĵo hidrogena klorido havas la kemian formulon HCl. Ĉe ĉambra temperaturo, ĝi estas senkolora gaso, kiu formas blankajn fumojn de klorida acido sur kontakto kun atmosfera humideco. Hidrogena klorida gaso kaj klorida acido estas gravaj en teknologio kaj industrio. Klorida acido, la akva solvaĵo de hidrogena klorido, ankaŭ ricevas la formulon HCl.