La nigra sambuko (Sambucus nigra) estas arbedo el la familio de la adoksacoj. Ĝi floras en junio kaj julio, kaj la polenado okazas pere de insektoj. La fruktoj estas maturaj en septembro kaj oktobro. La planto plimultiĝas per semoj, precipe disvastigataj de sturnoj, kiuj ŝategas la berojn. Laŭ botanika vidpunkto la beroj estas drupoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Nigra sambuko
Infloreskoj de nigra sambuko
Infloreskoj de nigra sambuko
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonaj plantoj Magnoliopsida
Ordo: Dipsakaloj Dipsacales
Familio: Adoxaceae
Genro: Sambuko Sambucus
Sambucus nigra
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Arbusto
Beroj

La nigra sambuko estas manĝata de la cervo ĉar ĝi povas digesti la plantpartoj de la nigra sambuko. Por aliaj bestoj la nigra sambuko estas venena pro la ciankombinaĵoj en la folioj.

La sambuko ne estas tro postulema rilate ĝia starloko kaj eĉ troviĝas en tegmentaj defluiloj.

Uzo redakti

La ligno de tiu holarktisa specio estas mola sed ne splitiĝas. Pro tio oni povas fari malgrandajn uzobjektojn el ĝi.

La "medolo" de la tigoj estas uzata por protekti malgrandajn objektojn. El la fruktoj oni faras marmeladon, fruktosukon kaj brandon. La floroj kelkfoje estas uzata en patkukoj. La Nord-Amerikaj Indianoj kelfoje fritas la florojn. Ankaŭ eblas fari siropon el la floraĵo. La sekigita floraĵo povas esti uzata por fari teon.

Dum la mezepokoj la sambuko havis la reputacion ke ĝi protektas kontraŭ sorĉado.

Infanoj foje faras el la tigoj ŝtopopafilon ĉar post la forigo de la "medolo" restas speco de ligna tubo.

Eksteraj ligiloj redakti