Drumofrapinstrumentaro estas kombinaĵo de frapinstrumentoj (tamburoj, cimbaloj kaj aliaj), aranĝita tiel ke ununura muzikisto povas ludi ĝin.

FRAPINSTRUMENTARO
Drumo
Drumo
Klasifiko Frapinstrumento
Ton-amplekso Nekoncerna
Parencaj instrumentoj
vdr

Dumpase de la historio establiĝis depende de la muzikstilo plej malsamaj aranĝoformoj de la frapinstrumentaro. Al la nuntempa normoformo apartenas tambureto, tamburego, tamo, ĉarlestono, diversaj cimbaloj kaj perkutinstrumentetoj kiel ekz. lignobloko, bovsonorilotintilringo. Ĉi tiun kombinaĵon la muzikisto povas individue kunmeti kaj aranĝi helpe de starigiloj aŭ fiksigaj stangoj.

Krom la akustika frapinstrumentaro nuntempe ekzistas ankaŭ elektronika frapinstrumentaro.

Frapinstrumentan muzikon oni notas helpe de la kutima notacio. Por distingo servas la tiel nomata neŭtra klefo.

La aro redakti

 
Normaranĝo de frapinstrumentaro
1. cimbalo 2. startamo 3. pendotamoj 4. tamburego aŭ bastamburo 5. tambureto aŭ knartamburo 6. ĉarlestono

La individuaj instrumentoj de frapinstrumentaro apartenas aŭ al la idiofonoj („memsonantoj“) aŭ al la membranofonoj („felosonantoj“). La selekto de la instrumentoj dependas de la muzika kunteksto, de la stilo kaj de la imagoj de la frapinstrumentisto. La grandoj de la tamburoj kaj cimbaloj estas indikataj per colo. Kvankam tuta aro da normoj venkis, la varieco de la grandoj intertempe surmerkate haveblaj estas preskaŭ senlima. Preskaŭ ĉiam la bazon de frapinstrumentaro formas kombinaĵo de jenaj instrumentoj.

Tambureto redakti

 
14″-Tambureto (knartamburo) kun ligna kaldrono
  •   Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tambureto.

La tambureto, nomata ankaŭ „knartamburo“, staras meze antaŭ la ludanto kaj estas la ĉefa instrumento de la frapinstrumentaro. Ĝi devenas el la eŭropa armemuziko kaj evoluis el diversaj formoj de marŝo- kaj kirlotamburoj.

Ĝi havas kaldronon el pluraj tavoloj da ligno (plejofte 6 ĝis 10 tavoloj) aŭ el metalo, kiu estas ambaŭflanke tegita per feloj. La supra frapfelo plejofte estas iomete malglatigita kaj tavoligita blanke aŭ helgrize; la felo de la malsupra flanko estas glata kaj klare pli maldika resonancfelo. Origine oni enmetis verajn bestofelojn, nuntempe oni uzas preskaŭ nur industri-faritajn produktojn el plastoj kun metalringoj.

Sian karakterizan sonon knartamburo ricevas per aro da paralelaj dratoj (knartapiŝo) streĉitaj laŭlonge de la ekstera faco de la resonancfelo de unu flanko de la tamburo al la alia. La knartapiŝo eksvingas je ĉiu frapo kaj refrapas sur la resonancfelon, kaŭzante tiel la tipan sonon de knartamburo kaj farante je kirloj densan kaj plenan sonon. Je unuopa frapo de bastoneto ekestas la bruo el kombinaĵo de du fariĝoj: la surfrapo de la bastoneto sur la frapfelon kaj la refrapo de la knartapiŝo kaŭzita per tio sur la resonancfelon. Helpe de aparta mekaniko (malknarilo) oni povas forlevi la knartapiŝon de la felo, per kio ĝi perdas sian funkcion. La streĉo de la knartapiŝo estas krome diversmaniere alĝustigebla, kio ebligas multecon da variaj sonkoloroj.

La feldiametro estas plejofte 14 coloj, ordinaraj kaldronprofundoj estas 5 aŭ 6,5 coloj. Intertempe ekzistas krome etaj tamburetoj de nur 8 aŭ 10 coloj diametraj aŭ de relative plataj kaldronoj, ofte uzataj kiel krominstrumentoj.

Tamburego redakti

 
Tamburego aŭ bastamburo
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tamburego.

La tamburego (ankaŭ bastamburo) estas la dua ĉefinstrumento de la frapinstrumentaro. Ĝi konsistas el granda lignokaldrono, plej ofte ambaŭflanke tegita, kiu kuŝas surflanke kaj kiun du gamboj (kunfaldeblaj por transporto) tenas en konstanta pozicio. Oni ludas tamburegon helpe de pedalfrapilo, fiksita per pinĉoŝraŭbo je la felstreĉo-ringo de la tamburo. Alternative al uzo de du tamburegoj oni povas uzi duoblan pedalon, kiu ebligas per mekanika transigo la ludon de ununura tamburego per du piedoj.

La fronta resonancfelo ofte havas truojn por malpliigi la resonon de la tamburego kaj ebligi rektan alprenadon de la sono per mikrofono en la tamburo. Krom tio oni ofte metas kusenojn aŭ lantukojn en la tamburegon por dampi ĝin.

En la frutempo de frapinstrumentaro la tamburegoj kun diametro de 28 aŭ 30 coloj estis tre grandaj, antaŭ ol venkis iom post iom pli malgrandaj mezuroj. Longan tempon kaldrono kun profundo de 14 coloj kaj diametro de 22 coloj estis normo, nuntempe oni preferas tamburojn profundajn je 16 aŭ 18 coloj. Depende de la muzikstilo foje oni ekipas pli modernajn frapinstrumentarojn per malsame grandaj tamburegoj kun fela diametro de 16 ĝis 26 coloj.

Sur la tamburego estas kroĉoringo necesa por la surmuntado de cimbalo kaj tamoj sur la tamburegon. Je kelkaj frapinstrumentaroj la bastamburo foje estas neborita, do sen la kroĉoringo. Tio ebligas, ke la tamburego povas pli libere svingi kaj tiamaniere generi pli bonan sonon.

Tamoj redakti

 
14″-startamo
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Tamo.

Tamoj estas plejofte duflanke fel-tegitaj tamburoj kun diametroj inter 6 kaj 18 coloj. Depende de la pendado resp. starado oni nomas la tamburojn pendotamoj, kiuj bezonas starigilon aŭ tenilojn sur la bastamburo, aŭ startamburoj (aŭ tamegoj), kiuj staras sur propraj gamboj muntitaj ĉe la kaldrono. Je altvaloraj tamoj la tenilo por pli bona sonevoluo estas formita tiamaniere, ke la kaldrono postfrape povas libere finsvingi.

La rilato de kaldrondiametro al kaldronprofundo estas tre diversa; star-tamoj ofte estas pli profundaj ol pendotamoj samdiametraj. Apartan pozicion havas la tiel nomataj rototamoj: ili konsistas nur el plata metalkadro tegita per frapfelo; kaldrono ne estas. Ŝraŭbkonstruaĵo ebligas ŝanĝi dum la ludado la felstreĉon per turnado de la kadro kaj per tio generi glitsonon. Rototamoj estis enmodaj ĉefe en la 1980-aj jaroj.

Kelkaj frapinstrumentistoj, ekzemple Phil Collins, preferas tamojn sen resonfeloj (koncert-tamoj). Ĉi tiuj havas klare difinitajn tonaltojn, kompareble kun timbaleoj. Koncert-tamoj estis tre ofte uzataj en la 1970-aj jaroj.

La nombro de tamoj en frapinstrumentaro ege dependas de la muzikstilo. Dum en populara muziko kaj klasika ĵazo muzikistoj ofte nur uzas du aŭ tri tamojn, en ĵazroko kaj en metalroko ili uzas ĝis ok tamojn. Tio tamen ege varias laŭ persona ludostilo. La plej multaj normaj frapinstrumentaroj havas tri tamojn: du pendotamojn (10 ĝis 13 coloj) kaj star-tamo (14 ĝis 16 coloj).

Cimbalo redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Cimbalo.

Principe kvin tipoj de cimbaloj estas distingeblaj. Laŭ sia sonkaraktero tiuj ĉi plenumas malsamajn funkciojn en frapinstrumentaro:

Tinta cimbalo redakti

La tinta cimbalo havas diametron de 16 ĝis 24 coloj kaj povas distingiĝi laŭ dikeco de la materialo. Depende de la produktiteco ili havas relative klaran frapsonon („pin“), kiun povas foni baza murmurado („vuŝ“). Kelkaj cimbaloj sonas relative sekaj, aliaj pli maldikaj generas pli da baza murmurado kaj per tio pli malklaran sontapiŝon. Se oni ekfrapas la pinton (sonorilo), eksonas hela kaj klara sonorileca tono. Se oni tamen frapas la randon, la kvoto de suprotonoj pligrandiĝas, kaj la cimbalo povas suprenbalanciĝi. Ekzistas ankaŭ specialformoj, kiuj siaflanke produktas apartan sonon. Siblocimbalo ekzemple havas en la rando truetojn, en kiuj pendas boltetoj, kiuj generas fluan bazan murmuradon. Platocimbalo ne havas sonorilon kaj per tio malpli da suprotonoj. Sur tinta cimbalo oni plejofte ludas konstantan pulson aŭ ritmoŝablonojn.

Ĉarlestono redakti

 
Ĉarlestono
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo ĉarlestono.

Ĉarlestono konsistas el cimbalparo, muntita horizontale sur starigilo kun pedalo. Tiu ĉi ebligas pere de risortotirilo malfermadon kaj fermadon de la ĉarlestono per la maldekstra piedo ene de norma frapinstrumentaro.

Fermado de ĉarlestono per pedalo generas relative mallaŭtan sonon kompareblan al tiu de kabaso. Frapado per bastoneto generas je fermita stato delikatan sonon, en duonferma stato pli malmildan („rokmuzikecan“) sonon, en malferma stato laŭtan sonon similan al tiu de krakcimbalo. Depende de tio, kiom longe la du cimbaloj kontaktas, ekestas diversaj sonoj.

Sur ĉarlestono oni ludas plejofte trairan pulson aŭ fiksajn ritmajn figurojn („ritmoŝablonojn“); do oni ofte uzas ĝin anstataŭ tinta cimbalo.

Kraka cimbalo redakti

 
16-cola krakcimbalo el bronzo

Krakaj cimbaloj kutime estas kompare kun tintaj cimbaloj pli maldikaj kaj pli malgrandaj (proks. 13 ĝis 20 coloj diametre) kaj estas konceptitaj laŭ prilaborado cele al klare pli alta porcio da krakado. Ĝia sono estas pli brueca. Pro tio oni uzas ĝin ofte por akcentoj aŭ (ekzemple per feltofrapiloj) por ŝvelaj dinamikaj efektoj (kresĉendo). Depende de grandeco kaj prilaborado malsamaj krakaj cimbaloj resonas malsame longe.

Ĉina cimbalo redakti

 
Konusforma pinto de ĉina cimbalo

Ĉina cimbalo estas pro tio escepto, ĉar ĝi distingiĝas – kaŭzite de alia kultura fono – laŭ sia formo klare disde la aliaj cimbalaj tipoj. La pinto ofte ne estas volbita, sed havas la formon de cilindro aŭ de detranĉita konuso, kies baza areo konsistigas la supran finaĵon de la pinto. Plej okulfrapa rekonilo estas la alten fleksita rando, kiu aspektigas la cimbalon laŭ profilo kiel longtirata formo por pelvokuko. La diametro estas plejofte inter 14 ĝis 24 coloj. La sono estas komparebla kun tiu de kraka cimbalo, tamen pli „malpura“ aŭ pli „kruda“ kaj pli mallonga. Ĉinajn tamburojn oni uzas ofte por mallongaj, eksplodaj akcentoj aŭ stakato-figuroj. Ĉefe frapinstrumentistoj de metalroko uzas ĝin unuaflanke kiel gravan akcentcimbalon, multfoje tamen ankaŭ kiel anstataŭilon por ĉarlestono aŭ por tinta cimbalo. Pli grandaj ĉinaj cimbaloj, ofte ekipitaj per krakoboltetoj, ankaŭ eniris en ĵazon kaj en la muzikon de ĵazbandegoj kiel tintaj cimbaloj. Por protekti la cimbalorandon, oni pendas ilin plejofte renverse, por ke oni povu trafi la fleksitan randon sur-face. Krome ĉina cimbalo estas la cimbalo kun la plej larĝa gamo da plej variaj sonoj.

Plaŭdo- kaj efektocimbalo redakti

 
10-cola plaŭdocimbalo kun tamotenilo

Plaŭdocimbaloj estas laŭ speco kaj funkcio kompareblaj kun krakcimbaloj, estas tamen diametre klare pli malgrandaj (proks. 6 ĝis 12 coloj), pro kio ili havas alian sonkarakteron: plaŭdocimbaloj sonas helaj kaj vervaj, eksonas rapide kaj preskaŭ ne resonas. Oni uzas ilin por mallongaj, helaj akcentoj. Precipe Stewart Copeland kaj Manu Katché establis la uzon de plaŭdocimbaloj.

Krom tio ekzistas multe da variaj efektocimbaloj kun apartaj formoj aŭ prilaboraĵoj, ekz. truetoj aŭ tintiloj, por pliampleksigo de la frapinstrumentara sonspektro. La kreopovo de la cimbalproduktantoj estas ne-elĉerpebla, same la varieco de nomoj, per kiuj ili surmerkatigas la efektocimbalojn. La gamo de cimbaloj (kiel „cups“ [tasoj], „bells“ [sonoriloj], „stacks“ [stako], „mini-chinas“ [ĉinaj cimbaletoj], „jingle-hats“ [tintoĉapeloj] k.s.) pligrandiĝas, je kio ne ĉiuj cimbaloj estas klare algrupigeblaj al unu el la grupoj. „Cups“ aŭ „bells“ estas cimbaloj, kiuj donas sonon similan al la sonorilo de la tinta cimbalo. „Stacks“ estas stakoj da pluraj malsamgrandaj cimbaloj rekte metitaj unu sur la aliajn, kiuj produktu mallongajn sonaĉojn.

Normaj mezuroj redakti

Jen la kutimaj diametroj de tamburoj kaj cimbaloj:

Instrumento Mezuroj
tamburego (bastamburo) 22 coloj (16 ĝis 30 coloj)
tambureto aŭ knartamburo 14 coloj (8 ĝis 16 coloj)
tamo 10, 12 kaj 14 aŭ 12, 13 kaj 16 coloj

(6 ĝis 18 coloj)

ĉarlestono 14 coloj (8 ĝis 16 coloj)
tinta cimbalo 20 coloj (18 ĝis 24 coloj)
krakcimbalo 16 coloj (13 ĝis 24 coloj)
plaŭdocimbalo 10 coloj (6 ĝis 12 coloj)
ĉina cimbalo 18 coloj (8 ĝis 26 coloj)

Flankaĵoj redakti

 
Tipa flankaĵo: la pedalfrapilo

Flankaĵoj estas ĉiuj servaj elementoj kiel pedalfrapilo, cimbalaj starigiloj kaj la diversaj teniloj. Ankaŭ partoj firme ligitaj kun la kaldronoj kiel felostreĉiloj, knartambura forlevilo kaj piedoj por la tamburegoj estas flankaĵoj.

Bastonetoj redakti

La tamburojn kaj cimbalojn de frapinstrumentaro oni ludas permane per du bastonetoj, kiuj plejofte konsistas el ligno, kaj la bastamburojn per pedalfrapilo, martelo, kiu havas feltan aŭ plastan kapon. Oni ankaŭ manuzas frapfaskojn (stangoj el ligno aŭ plasto faskigitaj) aŭ brosojn. Krom tio por la permana ludo troviĝas marteletoj kun feltaj aŭ flanelaj kapoj por dampita aŭ obtuza ludo. Je la ludo per la manoj oni uzas la reĵetiĝon de la bastonetoj de la svinganta surfaco, precipe ju pli densa estas la frapofteco (ĝis kirlo). Por ricevi dampitan sonon, oni uzas aparte en la klasika muziko la tiel nomatajn maleojn.

Materialoj redakti

Feloj redakti

La felojn de frapinstrumentaro pri frue oni produktis el naturfeloj. Nuntempe ili konsistas kutime el unu- aŭ dutavola plastofolio. Ili estas surstreĉitaj sur la tamburkaldronoj per streĉringoj, kiuj plejparte konsistas el metalo. Tion oni faras depende de la kaldrona diametro per po kvar ĝis dek du streĉoŝraŭboj. Tiamaniere la feloj estas agordeblaj per ŝanĝo de la streĉiteco ĝis tonalto konvena al la muzikstilo. La supra, priludata felo nomiĝas frapofelo, la malsupra resonancfelo. Oni distingas je feloj ĉefe inter travideblaj kaj malglatigitaj feloj. Ĉi-lastaj donas al la tamburo pli varman sonon kaj ebligas generi susuron je la viŝado per broso. Dum malglatigitaj feloj pli frue ofte estis uzataj nur por knartamburoj, oni trovas ilin nuntempe ankaŭ ofte je la aliaj tamburoj. Krome ekzistas knartamburaj feloj kun malgrandegaj truetoj, kiuj influas la sonon kaj sonigas la tamburon pli seka. Ju pli da streĉoŝraŭboj oni uzas por la fiksado de la felo, des pli precize oni povas agordi la tamburon. Renomaj felproduktantoj estas la firmaoj Remo, Evans kaj Aquarian.

Kaldrono redakti

La kaldrono de tamburego kaj de la tamoj estas plejofte el ligno. La plej populara ligno estas acero, kiu donis varman kaj ekvilibran sonon kun relative fortaj malaltaj sonoj. Krome betulo estas populara pro la elstarigitaj altaj sonfrekvencoj en sonregistro-studioj. Kontraste al tio mahagono proponas tre fortajn malaltecojn kaj reduktitajn altecojn. Pluaj uzataj lignoj estas fago, poplo, tilio, kverko kaj kelkaj aliaj lignoj. Ankaŭ ekzistas lignomiksaĵoj. Nuntempe establiĝis kiel interesa alternativo kaldronoj el akrilo. Je malmultekostaj frapinstrumentaroj oni ankaŭ trovas kartonajn kaldronojn, kiuj estas kungluitaj kaj mulditaj. Ĉi tiuj tamen sone ne atingas la alternativojn.

Tamburetoj ofte konsistas el metalo aŭ ankaŭ el ligno. Intertempe pluraj produktantoj proponas ankaŭ ekzotajn knartamburojn, ekz. kun pli grandaj truoj en la kaldrono, kiuj kaŭzas pli laŭtan kaj pli eksplodecan sonon.

Ju malpli la sonperdo en la kaldrono, des pli bona kaj ĉefe pli resona la tambursono. Tio distingas bonan kvaliton de la tamburkaldronoj. Por ke la sono plejeble sen perdoj estu transigita sur la kaldronoj, plej gravas la kvalito kaj formo de la kaldrona rando, sur kiu surstreĉiĝas la felo. Dum pli frue plej ofte regis plataj aŭ rondaj randoj, nun venkis maldikaj kaj akraj randoj.

Je altkvalitaj frapinstrumentaroj la kaldronoj ofte estas lakitaj, kio faras ilin vide pli allogaj. Por tio la ekstera lignotavolo havu belan lignovejnaron. Je malmultekostaj frapinstrumentaroj tamen oni uzas por la kaldronoj kolore presitajn foliojn surgluitajn sur la kaldrono. Ankaŭ altkvalitaj frapinstrumentaroj povas esti foliotegitaj, por havi adekvatan aspekton. La uzado de tiaj folioj tamen povas malutili al la sonkvalito, se la folioj estas malbone prigluitaj kaj tiel malhelpas la svingadon.

Cimbaloj redakti

La cimbaloj konsistas kutime el alojoj kiel latuno aŭ diversaj bronzoj, ekz. kupra-nikela bronzo kaj stanobronzo. La stano-enhavo varias ekde 8 % ĝis sonorilbronzo kun 20 %. Krom tio multaj altkvalitaj cimbaloj enhavas etan kvanton da arĝento. Pli frue ankaŭ ekzistis tiel nomataj sterling-arĝentaj cimbaloj, kiuj konforme kun sia nomo briletis arĝente kaj konsistis el la samnoma alojo. Ili tamen apartenis maksimume al la malsupra klaso de cimbaloj. Famaj produktantoj de cimbaloj estas Zildjian, Meinl, Sabian kaj Paiste. Duavice post ĉi tiuj grandaj kvar cimbalforĝejoj establiĝis kromaj produktantoj kiel ekzemple Masterworks, Anatolian kaj Ufip.

Bastonetoj redakti

Bastonetoj estas faritaj el ligno (plejofte hikorio), plasto aŭ karbonfibro kaj malofte el metalo. Faskoj ofte konsistas el pluraj maldikaj lignaj aŭ plastaj bastonoj faskigitaj. Brosoj estas plejparte el plasto aŭ metalo. Maleoj konsistas plejparte el ligno aŭ plasto; ilia kapo estas tegita per felto aŭ felo. Ankaŭ sur la kampo de tamburbastonoj ekzistas multe de produktantoj. Al la plej konataj inter ili apartenas Promark kaj Vic Firth. Krom tio ankaŭ produktantoj de aliaj frapinstrumentaj partoj disvendas bastonetojn. Ekzistas ekzemple ankaŭ serioj de la cimbalproduktanto Zildjian aŭ de la germana frapinstrumentaro-produktanto Sonor.

Historio redakti

 
Joe LaBarbera ludante frapinstrumentaron

Decida por la evoluo de la frapinstrumentaro estas la invento de la unua bastambura pedalo en la jaro 1887 fare de J. R. Olney. Sekvis en la jaro 1899 ĝia unua seria produktado fare de William F. Ludwig kaj sur la kultura kampo kontraŭtamburadaj leĝoj: Ĉi tiuj en Usono malpermesis al sklavoj ludi siajn mantamburojn, kio rezultigis, ke la nigruloj zorgis pri sia ja ege ritma muzikkulturo per eŭropaj kaj arabaj-okcidentaziaj frapinstrumentoj. La unua kompleta frapinstrumentaron vendis en 1918 la firmao Ludwig.

Kiel en multaj aliaj ekonomiaj branĉoj ankaŭ je la produktado kaj disvendado de frapinstrumentaroj venkis tutmondiĝo kaj internaciiĝo. Ĝis en la 1960-jaroj la pintaj produktoj devenis el Usono (Ludwig, Gretsch), Britio (Premier) kaj Germanio (Sonor, Trixon).

Ekde la 1960-aj jaroj tamen malkaraj produktoj pli kaj pli konkurencis: malmultekostaj frapinstrumentaroj venis komence el Japanio, poste el Tajvano kaj Sud-Koreio. Japanio kaj Tajvano jam ekde la 1970-aj jaroj proponis pintajn produktojn (Tama, Yamaha), kiuj premegis la pintajn frapinstrumentarojn el Usono, Britio kaj Germanio sur la merkato kaj finfine transprenis grandajn merkatporciojn de la tradiciaj produktantoj.

Dumpase de la 1980-aj jaroj aparte Tajvano fariĝis la plej favore produktanta akcesoraĵo-liveranto de preskaŭ ĉiu frapinstrumentaro-produktanto de la mondo. Kun la tutmondiĝo ekde proksimume 1990 la internacia dependeco-rilato kvazaŭ renversiĝis: iamaj pintproduktantoj eniris en dependecon de antaŭaj produktantoj de malkaraj frapinstrumentaroj (Sonor ekzemple eniĝis en dependecon de ĉina kapitalo).

Aktuale Brazilo premas per favorprezaj frapinstrumentaroj de la firmao RMV de relative alta kvalito sur la tutmondan merkaton.

Elektronikaj frapinstrumentaroj redakti

 
Elektronika frapinstrumentaro
  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektronika frapinstrumentaro.

Elektronika frapinstrumentaro estas ludata kiel klasika frapinstrumentaro. La sonoj tamen ne ekestas je la frapo sur instrumento, sed estas ekigitaj per frapimpulso, (plejofte ciferece) generataj en sonproduktilo kaj povas esti eldonataj per laŭtparolilo aŭ kapaŭskultilo. Tiucele ĉiuj priludataj komponantoj havas elektronikajn sonprenilojn. La ekestanta sono dependas de la uzata sonproduktilo resp. de la speco kaj kvalito de la uzataj sonspecimenoj; ĝi povos treege simili al la sono de tradicia akustika frapinstrumentaro, prezentas tamen kompare kun ĉi tiu ne ĉiujn eblajn ludajn fajnecojn. Krom la pli elspeza muntado kaj la parte pri alta prezo de elektronika frapinstrumentaro ĉi tio estas la kaŭzo, kial nuntempe oni uzas la du formojn unu apud la alia. Elektronika frapinstrumentaro ne estas intermiksenda kun la drumomaŝino, kiu imitas la sonojn de la instrumentoj sen interago kun frapinstrumentisto.

La plej granda avantaĝo de elektronika frapinstrumentaro estas ĝia preskaŭ komplete manka proprosono sen amplifado. Ĝi taŭgas pro tio por uzado je malfacilaj akustikaj kondiĉoj. Uzekzemploj estas popmuziko en ĉambra laŭteco je konvenaj eventoj, ekzercado sen ĝenado de la najbaroj per bruo helpe de kapaŭskultiloj kaj muzikalproduktaĵoj, kiuj bezonas treege malmultan scenejan laŭtecon. Kroma avantaĝo de elektronika frapinstrumentaro estas la generado de plej diversaj frapinstrumentaj kaj perkutinstrumentoj per ununura instrumentaro.

Ludopraktiko redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Frapinstrumentara ludo.

Funkcio de frapinstrumentaro redakti

La ĉefa funkcio de frapinstrumentaro en bando estas la generado de baza ritmo, kiu subtenas la bandon kaj rezultigas kune kun la aliaj instrumentoj de la ritmosekcio (ekz. kontrabaso kaj piano) la bazan ritmomodelon. Por tio frapinstrumentisto kutime aplikas firman fraposinsekvon, kiun li ripetadas. Bazo de la portanta ritmo estas je tio la alternado de malalta sono de la bastamburo kaj de la alta sono de la tambureto.

Krom ĉi tiu baza funkcio per pli alta komplikeco de la muziko io alia fariĝas plikaj pli grava: frapinstrumentaro enkonstruas ornamaĵojn, akcentas kaj reliefigas certajn lokojn de la muziko per efektoj kaj deŝanĝoj, ekz. per ritmaj plenigoj. Jen la frapinstrumentisto uzas la krakcimbalojn aŭ aliajn efektocimbalojn. Ankaŭ la uzado de kirloj kaj rudimentaĵoj sur la tambureto alcelas ĉi tiun efekton. La supro de ornamado kaj akcentado estas frapinstrumentara soloo, dum kiu la aliaj instrumentoj de la bando paŝas en la fonon.

Notacio redakti

 
Frapinstrumentara klefo (laŭ nuna skribmaniero):Bass drum = bastamburo, Snare = knartamburo, Floor tom = startamo, Middle tom = meza tamo, High tom = alta tamo

Pro la multnombro da eblecoj, strukturi kaj kombini la diversajn frapinstrumentojn, ĝis nutempe ne venkis deviga notacio. Tio konsekvencas, ke je la komenco de frapinstrumentaraj notoj staras klarigo de la notacio (vidu apudan notekzemplon). Ĉi tiun priskribon oni nomas „frapinstrumentara klefo“.

Por tio ekzistas pluraj skribkonvencioj: Anstataŭ la kutimaj klefoj oni uzas tiel nomatan neŭtralan klefon, ĉar multaj frapinstrumentoj ne estas agordataj je certa tonalto. Krome oni simbolas la metalajn unuopajn instrumentojn (ekz. cimbalojn) per x-formaj notokapoj, dum kiam la tamburoj ricevas rondajn notokapojn. En la aranĝo de la instrumentoj en la notacio la relativaj tonaltoj de la instrumentoj unu al la aliaj estas legeblaj. Krome estas kutimo, meti la erojn de la frapinstrumentaro ludatajn per-piede en la malsupran parton de la notliniaro, dum kiam tiuj, kiujn ludas la manoj, staras pli supre. Rilate ĉi tiu distingo la ĉarlestono estas esceptokazo, ĉar ĝi kaj estas ludebla per-piede sed ankaŭ per-mane.

Se oni notus kiel unuopa voĉo, aperus komplika ritma figuro, kiu en la notoj estus ne-supervidebla. Paŭzosignojn praktike oni do ne metas laŭ firmaj reguloj, sed depende de la aparta kazo kun la klopodo pri plej bona lebebleco. Ekzemple ĉi-sekva notekzemplo pritraktas la frapinstrumentaron kiel ununura instrumento:

 
Du-instrumenta notado en unu notliniaro de tipa rokmuzika ritmomodelo

Analizado kaj lernado redakti

Analizado kaj lernado staras en liga rilato kun la strukturo de frapinstrumentaro. La frapinstrumentaro distingiĝas de la amaso de instrumento per tio, ke oni ludas ĝin ne nur kun la du manoj, sed ankaŭ (same kiel orgeno) kun ambaŭ piedoj. Krome ĝi ne estas unueca instrumento, sed aro el pluraj instrumentoj, kiuj devas esti komforte atingeblaj kaj tuj frapeblaj por manoj kaj piedoj. Oni povas lerni sur knartamburoj ĝisfunde la ritmoteknikajn frapfigurojn kaj realigi ilin sekvapaŝe per la tuta frapinstrumentaro kaj aparte per la alternado de knara kaj basa tamburoj. Ĉi tiun transigan proceson oni nomas man-pieda kunordigo, kaj ĝi estas esenca ero de la lernado. Tamen nur la kombinaĵo el ambaŭ, tio estas el figuroj sur la knartamburo (kaj ankaŭ sur la tamoj) kaj kompletaj ritmomodeloj sur ĉarlestono, knartamburo kaj bastamburo, estas la bazo por la tamburado en bando.

Analizado kaj lernado okazas ofte je la praktikado de muzikpeco. Komence temas pri tio, elaŭskulti la taktospecon kaj la formon de la muzikpeco. Poste oni analizas kaj eklernas konvenan akompanadon per la frapinstrumentaro kaj ludas tion poste kun aliaj instrumentoj. Ĉi tiun proceson povas subteni instruo. Tiu ĉi pretigas notaĵon de la ludata, grava aparte en pli grandaj muzikensembloj, helpe de frapinstrumentaraj muziknotoj. Krome per tio oni povas lerni gravajn bazajn sciojn el la ĝenerala muzikinstruo kaj la ĝustan korposintenon ĉe la frapinstrumentaro de fundamente.

Pedagogio redakti

Ludadon de frapinstrumentaro oni povas lerni ĉe la plejmulto de la muziklernejoj. Alternative oni povas lerni je privataj frapinstrumentaro-instruistoj. Por daŭrigi la ludadon je profesia nivelo oni povas studi ĉi tiu fakon je konservatorioj, muzikaltlernejoj aŭ privataj institutoj kiel Drummers Focus.

En muzikpedagogio frapinstrumentaro ludas gravan rolon. Krom uzado por la forigo de agresemo, aparte je pli junaj infanoj, oni povas uzi la frapinstrumentaron por peri bazajn komprenojn de muzikaj aferoj kiel takto kaj ritmo. Pro la travivo de rapidaj sukcesoj la grado de motiviĝo estas tre alta je komencantoj. Ĉi tiu motiviĝogrado tamen estas nepre prosperigenda, ĉar la komplikeco de la sekvaj lernobjektoj rapide kreskas. Per tio instruisto de frapinstrumentaro-ludo havas altan respondecon. Bona prosperigo deflanke de motivite motiviga instruisto same kiel varieco kaj komplikeco de la frapinstrumentara ludado povas kaŭzi longdaŭran motiviĝon je la lernantoj. Ĉi tiun povas eĉ fortigi la kunmuzikado en pli granda ensemblo kiel ekz. en bando.

Sonspecimenoj
Muzikilo Detaloj de ludado Sonspecimeno
Knartamburo Nedampata knartamburo   53 KB
Dampata knartamburo   37 KB
Randbato sur knartamburo   46 KB
Bastamburo Dampata bastamburo   54 KB
Tamoj Tamo, 8-cola   59 KB
Tamo, 12-cola   41 KB
Tamego   39 KB
Cimbalo ĉarlestona Fermata cimbalo ĉarlestona   41 KB
Malermata cimbalo ĉarlestona   58 KB
Fermado kaj malfermado de cimbalo ĉarlestona per pedalo   48 KB
Cimbalo kraka Cimbalo kraka   52 KB
Cimbalo kraka Normale frapata   61 KB
Sonorile frapata   71 KB
Rande frapata   67 KB
Takto rok-muzika Kun cimbalo ĉarlestona   95 KB
Kun cimbalo tinta   89 KB

Literaturo redakti

  • Joachim Fuchs-Charrier: History of Drumsetplaying, LEU-Verlag, ISBN 3-89775-041-4
  • James Holland: Das Schlagzeug. (= Yehudi Menuhins Musikführer). 2. durchges. u. aktualisierte Auflage. Edition Bergh im Verlag Ullstein, Frankfurt am Main u. a. 1994, ISBN 3-7163-0136-1
  • Tom Börner: Stimmen der Trommel. Im Handumdrehen zum guten Sound, Tipps zum Stimmen des Schlagzeugs. Verlag musiktotal, ISBN 3-9809547-9-X
  • Geoff Nicholls: The Drum Book. A history of the rock drum kit. Miller Freeman, San Francisco 1997, ISBN 0-87930-476-6
  • Peinkofer/Tannigel: Handbuch des Schlagzeugs. 2., rev. u. erg. Aufl., 1981
  • Christian Wenzel: Taschenlexikon Drumset und Percussion. PPVMEDIEN, Bergkirchen 2002, ISBN 3-932275-32-2
  • Tom Börner: Modern Snare Drum. Die snare Drum als eigenständiges Instrument erlernen. Verlag musiktotal, ISBN 3-9809547-4-9
  • Peter Wicke, Kai-Erik und Wieland Ziegenrücker: Handbuch der populären Musik. Überarb. und erw. Neuausgabe, 4. Auflage. Atlantis-Schott, Mainz 2001, ISBN 3-254-08363-6, S. 477–479, S. 437–46 u. a.
  • Stefan Schütz: Fundamentale Konzepte für Schlagzeuger. Ein Lesebuch. Leu Verlag, ISBN 3-89775-103-8; ISBN 978-3-89775-103-3
  • Tom Börner: Basisbuch Schlagzeug. Ein pädagogisch erprobtes Lern- und Spielkonzept mit vielen Solos und Duos. Verlag musiktotal, ISBN 3-9809547-1-4
 
Frapinstrumentisto

Eksteraj ligiloj redakti