Péter Boross

hungara politikisto

BOROSS Péter (naskiĝis en Nagybajom 27-an de aŭgusto 1928) estas hungara konservativa politikisto kaj ĉefministro inter 1993-1994.

Péter Boross
Persona informo
Boross Péter
Naskiĝo 27-an de aŭgusto 1928 (1928-08-27) (96-jaraĝa)
en Nagybajom
Lingvoj hungara vd
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Universitato Eötvös Loránd (–1951) Redakti la valoron en Wikidata vd
Partio Hungara Demokrata Forumo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo politikisto
advokato Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva en Budapeŝto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis juron en inter 1947-1951, poste laboris kiel oficisto ĉe la ĉefurbo (1951-1957). Li partoprenis en la hungara revolucio en 1956, pro tio li estis maldungita kaj staris sub polica observado 1957-1959. Li laboris poste kiel fizika laboristo, pentraĵ-agento, spilisto (vendis alkoholaĵojn en drinkejo), gvidanto de restoracio.Li estis vicprezidanto de Sud-Budapeŝta Restoracia Entrepreno (1965-1971), poste (1971-1989)ties prezidanto, emerito (1989-1990).

Post la venko de la dekstraj partioj en Hungario, li ekpolitikumis kaj decembre 1990 li elektiĝis Ministro pri Internaj Aferoj. 1993, post morto de la tiama ĉefministro József Antall, li iĝis ĉefministro (1993-1994).

Li aktivis ĉiam en la konservativa Hungara Demokrata Forumo (MDF), li estis eĉ vic-prezidanto de la partio. Post 1994 li aktivis en diversaj parlamentaj laborsekcioj.

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.