Sándor Lumniczer [ŝAndor lumnicer], laŭ hungarlingve kutima nomordo Lumniczer Sándor estis hungara kuracisto, kirurgo, profesoro, membro de senato.

Sándor Lumniczer
Persona informo
Naskiĝo 29-an de marto 1821 (1821-03-29)
en Kapuvár
Morto 30-an de januaro 1892 (1892-01-30) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato Eötvös Loránd
Okupo
Okupo kuracisto • universitata instruisto • kirurgo
vdr
Sándor Lumniczer

Sándor Lumniczer [1] naskiĝis la 29-an de marto 1821 en Kapuvár. Li mortis la 30-an de januaro 1892 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Sándor Lumniczer frekventis mezlernejojn en Sopron kaj Pozsony, poste li akiris kuracistan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1844. Dum lernado li helpis al János Balassa. Inter 1845 kaj 1847 li plulernis en Vieno, kie li akiris fakdiplomojn pri akuŝo kaj kirurgio. Li studvojaĝis al kirurgiaj klinikoj de Berlino, Parizo, Londono, Zuriko, Heidelberg, Göttingen, Erlangen. Li partoprenis en Hungara revolucio de 1848, post la falo li estis trudsoldato de Habsburga Imperio. En 1851 li iĝis kuracisto en Hungaraj Ŝtatfervojoj, post 4 jaroj li havis kirurgian postenon en Malsanulejo Rókus, kie li ricevis la rangon ĉefkuracisto en 1861. En 1868 li estis nomumita privata profesoro, en 1880 ordinara profesoro en Universitato de Budapeŝto. En 1881 li partoprenis en fondo de Hungara Ruĝa Kruco. En 1885 li iĝis membro de la senato.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Jelentés a Pest városi sz. Rókus közkórház II. sebészeti osztályának 1868. évi működéséről (1870)
  • Sebészeti tapasztalatok a bp.-i sz. Rókus Kórház II. sebészi osztályán 1875–76-ban (1878)
  • Orvos-sebészi értekezés a képlő sebészetről (1884)

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti