János Balassa [jAnoŝ balaŝa], laŭ hungarlingve kutima nomordo Balassa János estis hungara kuracisto, kirurgo, akuŝisto, profesoro, membro honora de Hungara Scienca Akademio (1858).

János Balassa en 1868
Tombomonumento de János Balassa

János Balassa [1] naskiĝis la 5-an de majo 1814 en Sárszentlőrinc. Li mortis la 9-an de decembro 1868 en Pest (urbo).

Biografio redakti

János Balassa frekventis universitatojn en Pest kaj Vieno, kie li ricevis diplomon en 1839. En la sama urbo li komencis kuracadi, krome li studvojaĝis al diversaj landoj. Inter 1843-1868 li instruis en universitato de urbo Pest. Dum la Hungara revolucio de 1848 li ricevis ŝtatan administran taskon, krome li direktis hospitalon pri la batalantoj. Tial li estis kondamnita je prizono, li denove rajtis instrui en 1851. Li pionire profitis la eteron en la kirurgio.

Verkaro (elekto) redakti

  • Gyakorlati sebészet (Praktika kirurgio), (1844)
  • A hassérvekről (1853)
  • Képző műtétek (1867)
  • B. J. összegyűjtött kisebb művei (Kolektita verkaro), (1875)

Memorigiloj redakti

  • inter 1906-1943 estis disdonita memormedalo pri Balassa
  • malsanulejo de Szekszárd portas la nomon Balassa János

Fontoj redakti