Imre Navratil, laŭ hungarlingve kutima nomordo Navratil Imre estis hungara kuracisto, kirurgo, otorinolaringologo, profesoro. Lia nobela antaŭnomo estis szalóki. Lia filo estis Ákos Navratil.

Imre Navratil
Persona informo
Naskiĝo 2-an de novembro 1833 (1833-11-02)
en Peŝto
Morto 3-an de aprilo 1919 (1919-04-03) (85-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Infano Ákos Navratil
Parencoj Mihály Széher
Okupo
Okupo akademiulo
vdr

Imre Navratil [1] naskiĝis la 2-an de novembro 1833 en Pest (urbo). Li mortis la 3-an de aprilo 1919 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Imre Navratil akiris kuracistan diplomon en Reĝa Universitato de Pest en 1858, en la sekva jaro fakdiplomojn pri kirurgio kaj akuŝo. Post siaj studoj li studvojaĝis al Vieno, Berlino, Francio kaj Anglio. En 1865 li estis nomumita privata profesoro pri laringo-scioj, en 1872 eksterordinara profesoro, en 1892 titulara eksterordinara profesoro. Li establis apartajn ĉambrojn por laringomalsanoj en Malsanulejo Rókus, kie li iĝis ĉefkuracisto en 1878. Li nobeliĝis en 1893. Li pensiuliĝis en 1911.

Elektitaj publikaĵoj redakti

  • Népszerű egészségtan (1858) - tradukaĵo
  • A gégebajok helyi kezelése gégetükör mellett (1865)
  • Sebészi műtéttan (1867)
  • A különös sebészet tankönyve (1872-74) - tradukaĵo
  • Beitrag zur Hirnchirurgie (1889)
  • Gége légcsőmetszés 1858-1892 (1902)

Fontoj redakti