Miklós Ajtai (matematikisto)
Miklós Ajtai [miklOŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ajtai Miklós estis hungara-usona matematikisto, profesoro, membro (ekstera en 1995) de Hungara Scienca Akademio. Lia samnoma patro Miklós Ajtai (kemiisto) apartenis al la plej gravaj politikistoj de la socialisma erao en Hungario.
Miklós Ajtai | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 2-an de julio 1946 (76-jara) en Budapeŝto | ||||
Loĝloko | San-Joseo [#] | ||||
Ŝtataneco | Hungario [#] | ||||
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd [#] | ||||
Familio | |||||
Patro | Miklós Ajtai [#] | ||||
Profesio | |||||
Okupo | matematikisto • komputikisto • inĝeniero [#] | ||||
Laborkampo | teorio pri komputa komplikeco [#] | ||||
Doktoreca konsilisto | András Hajnal [#] | ||||
| |||||
| |||||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Miklós Ajtai [1] naskiĝis la 2-an de julio 1946 en Budapeŝto.
BiografioRedakti
Miklós Ajtai doktoriĝis el matematiko en 1976 en Universitato Eötvös Loránd kaj tiutempe li instruis samloke en la universitato. Baldaŭe li forlasis la landon kaj li iĝis scienculo ĉe firmao IBM en San Jose (Kalifornio). Li ofte kunlaboris kun János Komlós (matematikisto) kaj Endre Szemerédi por solvi diversajn matematikajn problemojn. Li okupiĝas precipe pri matematika logiko, kombinatoriko, komputilaj sciencoj. Li ricevis usonan premion en 2003.
Elektitaj publikaĵojRedakti
- The First and Fourth Public-Key Cryptosystems with Worst-Case/Average-Case Equivalence (2007)
- Secure Computation with Information Leaking to an Adversary (2011)