BERINKEY Dénes [berinkei de’neŝ] (naskiĝis la 12-an de oktobro 1871 en Csúz [nun Dubník en Slovakio], mortis la 25-an de junio 1944 en Budapeŝto) estis hungara juristo, jursciencisto, advokato, politikisto, ĉefministro de Hungario de la 11-a de januaro ĝis 21-a de marto 1919.

Dénes Berinkey
Persona informo
Berinkey Dénes
Naskiĝo 17-an de oktobro 1871 (1871-10-17)
en Dubník
Morto 25-an de junio 1944 (1944-06-25) (72-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét vd
Lingvoj Ido vd
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo politikistodiplomatoidistoadvokato vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li lernis en la reformata gimnazio de Csurgó, poste studis kaj doktoriĝis en la jura sekcio de la Budapeŝta Universitato. Li demetis la advokatan ekzamenon en 1898 kaj poste eklaboris kiel advokato, pli poste en la budapeŝta kortumo. Li laboris ekde 1901 en la jura departemento de la Justic-ministerio, kie li agadis kiel ministra konsilisto, poste inter 1917 kaj 1918 kiel gvidanto de la internacia jura departemento de la ministerio. Li instruis dum 1904–16 internacian juron kaj ekonomion en la budapeŝta Orienta Komerca Akademio.

Post la venko de la kalistefa revolucio, la 4-an de novembro 1918, oni nomumis lin justicministro de la Károlyi-registaro. Li havis tiun postenon ĝis 18-a de januaro 1919. Post kiam Mihály Károlyi estis elektita al respublika prezidento, Berinkey iĝis de la 11-a de januaro komisiita, ekde la 19-a de januaro 1919 ĝis 21-a marto de 1919 nomumita ĉefministro. Li estis samtempe ankaŭ eksterafera ministro ĝis 20-a de marto.

Dum lia ĉefministreco, la vera regado estis en manoj de Mihály Károlyi.

Post kiam li abdikis, li retiriĝis de la politiko kaj fondis en 1920 advokatan buroon. Li estis kunfondinto de la sociscienca monata eldonaĵo „Huszadik Század”. Liaj artikoloj aperis pri internacia, pun- kaj privatjuro, pri administrado. Li estis idisto.