Pál Ranschburg, la familia nomo germanlingve prononciĝas [ranŝburg], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ranschburg Pál, estis hungara kuracisto, pediatro, psikologo, psikiatro kaj framasono.

Pál Ranschburg
Persona informo
Naskiĝo 3-an de januaro 1870 (1870-01-03)
en Győr
Morto 13-an de januaro 1945 (1945-01-13) (75-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Nova tombejo de Budapeŝto, 28-2-135/136 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Czuczor Gergely Bencés Gimnázium (fr) Traduki (–1888)
Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1895) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Patro Salamon Ranschburg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Frat(in)o Viktor Ranschburg (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo psikiatro
psikologo
profesoro
neŭrologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Pál Ranschburg [1] naskiĝis la 3-an de januaro 1970 en Győr. Li mortis la 12-an de januaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Pál Ranschburg devenis el juda familio. Li frekventis benediktanan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris kuracistan diplomon en Reĝa Hungara Scienca Universitato en Budapeŝto en 1896. Li iom plulernis en Lejpcigo. Post siaj studoj li laboris en la psikiatria kliniko, tiutempe li aliĝis al la framasonoj. Ekde 1906 li instruis en la menciita universitato, en 1918 li ricevis la instruan rangon titulara eksterordinara profesoro. En 1916 li estis nomumita ĉefkuracisto en kliniko pri nervozaj malsanoj, en 1924 li iĝis ankaŭ reĝa ĉefkonsilisto. En 1928 li fondis Hungaran Psikologian Societon. Li okupiĝis ĉefe pri infanoj, pri ties psikologiaj malsanoj.

Elektitaj publikaĵoj

redakti
  • A gyermeki elme fejlődése és működése… (1905)
  • A gyermek emlékezete. A gyermek (1908)
  • Az emberi elme. I-II. (1923)
  • Az agykérgi siketnémaság és a siketnémák hallásos beszédfejlesztése (1937)

Memorigiloj

redakti
  • memormedalo „Ranschburg Pál” fondita en 1970

Fontoj

redakti