Hajdukoj

de la 17-a ĝis la 19-a jarcentoj en centra Eŭropo, armita bovisto, kiu paŝtis kaj fojfoje batalis por pago

La hajdukoj komence estis armitaj bovistoj, kiuj ne nur paŝtis la brutojn, sed ankaŭ foje pelis ilin al Aŭstrio, kie ili vendis ilin. Ilia nomo devenas el la hungara, signifanta pelisto.

Hajdukoj
okupo
krimulo • neregula militistaro
Suma populacio
Ŝtatoj kun signifa populacio
Lingvo(j)


Religio



vdr
Polaj hajdukoj en nacia kostumo
Monumento pri Bocskai en Debrecen

Dum la kontraŭturkaj militoj tiu tavolo ampleksiĝis kun nobeloj, bojaroj, militistoj-solduloj kaj rifuĝintaj servutuloj. En 1604 István Bocskai, princo de Transilvanio, formis el ili armeon kaj sukcese batalis kontraŭ la Habsburgoj. Post la bataloj ili ricevis parcelojn, kie ili fondis hajdukajn urbojn. Ili ankaŭ nun troviĝas en Hungario kun karakterizaj logikaj urbovizaĝoj. Ili komenciĝas kun la vorto "hajdú". La urboj longe havis aŭtonomion. Tiu regiono nomiĝas hungare Hajdúság (=Hajdukujo). Menciinda estas hajdukodanco: dancado kun armilo.

Havas similan nomon ankaŭ la polaj batalemaj bojaroj. Pli postaj hajdukoj estas la usonaj cowboy-oj.

Listo de hajdukaj komunumoj redakti

Hajdúbagos, Hajdúböszörmény, Hajdúdorog, Hajdúhadház, Hajdúnánás, Hajdúsámson, Hajdúszoboszló, Hajdúszovát, Hajdúvid, krome Berettyóújfalu, Nyíregyháza, Újfehértó, Vámospércs kaj Polgár.