Hajdúszoboszló

banloka urbo en Hungario

Hajdúszoboszló [hajdUsoboslO] estas urbo kaj tre signifa kuracbanloko en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en Distrikto Hajdúszoboszló, kies centro estas.

Hajdúszoboszló
Hungaria urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 4200
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 23 475  (2023) [+]
Loĝdenso 98 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 47° 27′ N, 21° 23′ O (mapo)47.4521.383333333333Koordinatoj: 47° 27′ N, 21° 23′ O (mapo) [+]
Areo 238,7 km² (23 870 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
Hajdúszoboszló (Hungario)
Hajdúszoboszló (Hungario)
DEC
Hajdúszoboszló
Hajdúszoboszló
Situo de Hajdúszoboszló

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hajdúszoboszló [+]
vdr
Hajdúszoboszló - hoteloj kaj banejoj

Situo redakti

Hajdúszoboszló situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Budapeŝto-Debrecen. Tiu lasta urbo troviĝas 21, Hajdúböszörmény 29, Budapeŝto 207 km.

Historio redakti

La komunumon mencias unuafoje skriba dokumento el 1075. Hajdúszoboszló estis komence vilaĝo, poste foirloko apud la sallivera vojo de Transilvanio al Szolnok. Pli poste ĝi iĝis kampurbo. La mezepokan urbeton detruis la tataroj (en turka soldo). Stefano Bocskay setligis tie en 1606 ĉevalistajn hajdukojn, sed la turkoj denove detruis la lokon en 1660.

Ĝi estis tipe agrikultura urbo ĝis la mezo de la 20-a jarcento, kiam oni trovis en la urborando riĉan tergaskampon kaj tiel la urbo iĝis unu centro de la tergasekspluato kaj servado en la Granda Hungara Ebenaĵo.

La urbo iĝis fama en Hungario pro la kuracakvo kaj banejoj. Oni trovis la unuan kuracakvon (73 ) en 1925 (26-an de oktobro) dum tergasesploro. La kuracakvo entenas kuirsalon, jodon, bromon kaj radonon. La banejo daŭre pligrandiĝis ekde 1927 kaj oni deklaris ĝin en 1946 al kuracbanejo. Jare vizitas la lokon pli ol unu milionoj da turistoj.

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

Ĝemelurboj redakti

Referencoj redakti

Fontoj redakti