Endre Hőgyes
Endre Hőgyes [hOdjeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hőgyes Endre estis hungara kuracisto, profesoro, patologo, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1889).
Endre Hőgyes | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1847 en Hajdúszoboszló |
Morto | 8-an de septembro 1906 (58-jaraĝa) en Budapeŝto |
Tombo | Malnova tombejo de Budapeŝto, Jobb oldali Árkádsor, Á. jobb 45. |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato Eötvös Loránd - medicino (–1870) |
Memorigilo | |
Okupo | |
Okupo | kuracisto patologo universitata instruisto |
Endre Hőgyes [1] naskiĝis la 30-an de novembro 1847 en Hajdúszoboszló. Li mortis la 8-an de septembro 1906 en Budapeŝto.
Biografio
redaktiEndre Hőgyes frekventis mezlernejojn en sia naskiĝurbo kaj Debrecen. Li iĝis kuracisto en Pest (urbo) en Budapeŝto 1870. En la sekva jaro li diplomiĝis ankaŭ pri kirurgio kaj li eklaboris en Malsanulejo Rókus. En 1875 li ekinstruis en Universitato Kolozsvár, ekde 1883 li instruis en Universitato de Budapeŝto. Ekde 1886 li redaktis kuracistan fakrevuon Orvosi Hetilap. En 1890 li fondis hospitalon. Li kreis helpilon pri ekzamenado de orelo. Li ricevis premion en 1890.