Universitato de Kluĵo

(Alidirektita el Universitato Kolozsvár)

Universitato de Kluĵo estas superinstrua instituto en Rumanio, de 1959 sub la nomo Universitatea Babeș-Bolyai.

Universitato de Kluĵo
Universitatea Babes Bolyai Logo.jpg
Cluj-Napoca University of Babes-Bolyai.JPG
fondodato 1776
Situo
Geografia situo 46° 46′ 4″ N, 23° 35′ 28″ O (mapo)46.76777777777823.591111111111Koordinatoj: 46° 46′ 4″ N, 23° 35′ 28″ O (mapo)
Diversaĵoj
retejo Oficiala retejo
Map
Universitato de Kluĵo
Information icon.svg
vdr
La universitato ĉirkaŭ 1900 (kun urbopanoramo)
La sigelo de la universitato
La centra konstruaĵo de la universitato

HistorioRedakti

La universitaton antaŭis la jezuita kolegio fondita de Stefano Batory en 1571, kaj post ĝia ĉeso la jezuita akademio fondita en 1688. La universitato mem estis fondita en 1872 en Koloĵvaro. Ĝi funkciis tiam kun kvar fakultatoj (juro, filologio, medicino kaj naturscienco). Ekde 1881 ĝi ricevis la nomon de la imperiestro kaj reĝo de Aŭstrio-Hungario, Francisko Jozefo la 1-a kaj tiel fariĝis Kolozsvári Ferenc József Tudományegyetem (Universitato Francisko Jozefo de Koloĵvaro) funkciinta tie ĝis majo 1919. Ekde la aŭtuno de 1919 ĝi fariĝis rumanlingva universitato kun la nomo Universitatea Regele Ferdinand I. din Cluj. En 1921 oni translokis la hungaran universitaton al Segedo ĝis 1940, kiam ĝi denove revenis al Koloĵvaro por kvar jaroj. En tiu periodo la rumana universitato funkciis en Sibiu. En 1948 la rumana universitato ricevis la nomon de Victor Babeș (Universitato Victor Babeș) kaj la memstara hungarlingva universitato la nomon de Bolyai (Universitato Bolyai de Kluĵo, Universitatea Bolyai). En 1959 oni unuigis (nome ĉesigis tiun de la hungara) la du universitatojn sub la nomo Universitatea Babeș-Bolyai. Ekde tiam la hungarlingva instruado gradece estis preskaŭ tute eligita el ĝi. Nuntempe oni instruas en la universitato rumane, hungare, germane, angle kaj france.

Elektitaj studentojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektitaj studentoj de Universitato de Kolozsvár/Cluj.

Elektitaj instruistojRedakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektitaj instruistoj de Universitato de Kolozsvár/Cluj.

Elektitaj rektoroj de la UniversitatoRedakti

La rektoro estis elektita por unu jaro, sed estis devige vicrektoro la sekvan jaron.

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Elektitaj rektoroj de la Universitato Francisko Jozefo.

La elekto daŭras de la fondo ĝis Traktato de Trianon

BibliografioRedakti

  • Universitatea Victor Babeș. Kv. 1957 (Constantin Daicoviciu, Al. Roșca Andrei Roth),
  • Gaal György: Egyetem a Farkas utcában (A kolozsvári Ferenc József Tudományegyetem), 2002.
  • A kolozsvári Bolyai Tudományegyetem 1945–1959 (red. Faragó József kaj aliaj), 1999.

FontojRedakti

Eksteraj ligilojRedakti