Károly TANGL, laŭ hungarlingve kutima nomordo Tangl Károly estis hungara fizikisto, profesoro, membro (korespondanta en 1908, ordinara en 1920) de Hungara Scienca Akademio. Lia pli maljuna frato estis Ferenc Tangl.

Károly Tangl
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1869 (1869-10-14)
en Peŝto
Morto 10-an de januaro 1940 (1940-01-10) (70-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungara reĝlando
Familio
Frat(in)o Ferenc Tangl
Parencoj Harald Tangl
Okupo
Okupo fizikisto
vdr

Károly Tangl [1] naskiĝis la 14-an de oktobro 1869 en Pest (urbo). Li mortis la 10-an de januaro 1940 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Károly Tangl frekventis universitato en Budapeŝto (kie li helpis laboron de Loránd Eötvös) inter 1887-1891, poste li plulernis en Berlino kaj Parizo. En 1903 li ekinstruis fizikon en Universitato Kolozsvár, baldaŭe li estis dufoje dekano, en la studjaro 1915 rektoro. En 1905 li doktoriĝis. Inter 1917-1921 li instruis en la teknikuniversitaton poste en Universitato de Budapeŝto.

Liaj libroj redakti

  • Általános kísérleti természettan (1906) - studenta lernolibro
  • Vizsgálatok a gravitációról (1918)
  • Bevezetés a fizikába (Enkonduko al la fiziko) (1921)
  • Kísérleti fizika (1924)

Fontoj redakti