Lajos Agárdi
Lajos Agárdi [lajoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Agárdi Lajos estas hungara pentristo, instruisto.
Lajos Agárdi | |
---|---|
Lajos Agárdi | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 5-an de septembro 1977 (46-jaraĝa) en Hajdúszoboszló |
Lingvoj | hungara |
Ŝtataneco | Hungario |
Alma mater | Universitato de Nyíregyháza • Universitato de Debrecen |
Okupo | |
Okupo | pentristo • instruisto |
Lajos Agárdi naskiĝis la 5-an de septembro 1977 en Hajdúszoboszló.
Biografio redakti
Lajos Agárdi akiris pedagogian diplomon en Altlernejo de Nyíregyháza en 2001, en la sekva jaro etnografian diplomon en Universitato de Debrecen. Post la unua diplomo li ekinstruis en Nagyhegyes. Ekde la lernojaroj li ŝatis pentradi, post la diplomoj li estis ankaŭ profesia pentristo. Li partoprenis en ekspozicioj jam ekde 1993. Li pentradis pejzaĝojn.
Elektitaj ekspozicioj redakti
Elektitaj pentraĵoj redakti
- Nyár az őszben
- Templom a téren
- A kúria csöndje