Naftoesploro de Hungario

La naftokonsumo en Hungario komenciĝis meze de la 19-a jarcento. La unuaj petrolaj lampoj aperis en 1860, oni lumigis per tiuj stratojn de Peŝto ekde 1864. Ekde 1875 rapide kreskis la naftokonsumo, oni fondis en 1882 la Kőolajfinomító Társaság Rt., helpe de bankoj. La entrepreno konstruigis naftorafinejon en 1883 en Fiume, tiu rafinejo estis la unua industrigranda rafinejo de Eŭropo. Tio certigis triono de bezono de Aŭstrio-Hungario. La nafton alportis ŝipoj komence en bareloj poste la tankŝipo Etelka. Pro malkovro de nafto en Galicio, la naftorafinejo malgraviĝis.

En 1914, la Kőolajfinomító Társaság Rt. havis aliajn rafinejojn en la Monarĥio (Gravis Almásfüzitő).

KomencojRedakti

La naftoesploro komenciĝis en Hungario en la dua duono de la 19-a jarcento, per esplorŝaktoj kaj malprofundaj boradoj. La esploron instigis ekde 1893 eĉ la hungara ŝtato, je propono de financa ministro Sándor Wekerle. Oni komisiis pri kontrolo de la esploroj la Hungaran Reĝan Geologian Instituton, gvidatan de János Böckh. La esploroj daŭris en tiamaj departementoj Zemplén, Ung, Máramaros, Szilágy, Bihar, Szatmár kaj Trencsén, sur norda flanko de Mátra, en la Muraköz kaj apud la riveroj Dráva, Száva, sed kun malgranda rezulto, sukceso. Oni minis ĝis 1905 ĉ. 4500 tunojn da nafto, sed ties 4/5 en la Muraköz kaj Kroatio, pluajn en departementoj Sáros, Zemplén, Ung kaj Máramaros. Oni minis en Derna-Tataros ekde 1889 asfalton, el kiu oni produktis 1.800 tunojn da nafto je jaro. Tiu senrezulteco instigis Böckh proponi la ŝtatajn esplorojn kaj fondi de naftosekcion de la Geologia Instituto.

Komencaj malkovrojRedakti

Oni trovis tergason en 1909 en Transsilvanio, apud Kissármás en profundo de 300 m. Tiam erupciis la tergaso, kiun oni povis fermi nur post 26 monatoj (30-an de junio 1911: oni komence serĉis por kalisalo tiel ne antaŭpreparis por gaso). Tiam la puto donis tage 864.000 m3 da metangaso. Tio estis decida momento por apogo de la esploroj. Oni ekpluatis en 1913 jam 2.368.000 m3 da tergaso sur 6 tergasa kampo, el 19 borputoj. Oni kondukis la gason per 73 km-a tubo al Torda kaj Marosújvár.

Oni enkondukis ŝtatan monopolon (la duan en la mondo, post Venezuelo), la leĝo deklaris, ke rilate al ĉiu naftospeco kaj tergasoj, "la esplora kaj minada rajto estas rezervita por la ŝtato". La leĝon (VI. leĝo de 1911) ellaboris Aladár Wahlner je komisio (1909) de la financa ministro. la leĝo ankaŭ okupiĝis pri koncesia rajto, transdonebla al iu ajn. La unuan koncesian rajton ricevis la Hungara Karpata Nafta AK. (Magyar Kárpáti Petróleum Rt.)

La sekva grava vento estis malkovro de la nafto kaj tergaskampo ĉe Egbell en 1914. Hugó Böck (1874-1931) uzis unuafoje por naftoesploro la (torsan, distordan) pendolon de Loránd Eötvös. Per tio komenciĝis apliko de la geofizikaj metodoj en la hidrokarbon-esploro. Pinto de la produktado estis en 1917 kun 10.400 tunoj. Oni trovis en 1918 inter la riveroj Dráva kaj Száva ĉe Bujavica tergason kaj nafton.

Inter la du mondmilitoj kaj dum la dua mondmilitoRedakti

Post la pacdiktato de Trianon, la konataj karbonhidrataj kampoj venis ekster la landlimon. En la jaroj post la unua mondmilito, esploris en Hungario la filialo de Anglo-Persian Oil Company, la Hungarian Oil Syndicat, sed tiuj esploroj ne alportis sukceson. La hungara Financa ministerio jam en 1919 ofertis koncesion al Anglo-Persian Oil Company, esperante influon de britoj dum la pactraktado. Oni subskribis la koncesion en 1920, ekesploris en 1921, sed la entrepreno redonis la koncesion en 1927 pro malsukceso.

Sekva koncesio estis kontraktita kun Europena Gas and Electric Company (Eurogasco) en junio de 1933, por la tuta Transdanubio, je 40 jaroj. Ili cukcesis en 1936-37 kaj fondis en 1938 la entreprenon Magyar Amerikai Olajipari Rt. (Maort). 90 % de la akcioj posedis Eurogasco, tiel Sandard Oil Co. of New Yersey.

Danke al ŝtate apogitaj esploroj, malkovriĝis gaskampoj ĉe Őrszentmiklós kaj naftokampo ĉe Bükkszék (1937). La Magyar-Amerikai Olajipari Rt sukcese boris en 1937 ĉe Budafapuszta, per geofizikaj antaŭesploroj. Tiun malkovron sekvis trafoj ĉe Lovászi (1940), Újfalu (1941), Hahót (1942). En 1940 aperis la Magyar-Német Ásványolaj Társaság kun esplora permeso. Oni malkovris gaskampojn ĉe Tótkomlós kaj Körösszegapáti, naftokampojn en la Muraköz ĉe Petesháza kaj Alsólendva. Tiuj ne estis ekminitaj pro la milito. Ekde 1941 okazis naftominado nur en suda Zala (Budafa, Lispe); tio estis en 1937 ĉ. 1.366 tunoj, en 1943 jam 838.000 tunoj. Hungario eksportis nafton ekde 1941 al Germanio.

Inter 1937 kaj 1945, tuta produktado de ĉiu puto estis 3.820.000 tunoj da nafto. La tergasa produktado estis en 1937 ĉ. 2.000.000 m3; en 1943 jam 266.000.000 m3.

Naftorafinejoj agadis sub nomo fanto Egyesült Magyar Ásványolajgyárak Rt., kiu funkciigis eĉ benzinvendejojn. Alian rafinejon funkciigis Royal Dutch-Shell en Csepel, la ŝtato en Pétfürdő (1937), Szőny (1944; Magyar Olajművek Rt.).

Post la dua mondmilitoRedakti

Post la dua mondmilito, je soveta premo estis fondiat la Magyar-Szovjet Olaj Rt. (MASZOVOL), kiu esploris en la Granda Hungara Ebenaĵo, en la Post-Danuba regiono esploris – post ŝtatigo de MAORT en 1948-49 – la Dunántúli Állami Kőolaj Vállalat (DÁK). La du entreprenoj kunfandiĝis en 1952 al MASZOLAJ Rt kaj iĝis hungara posedaĵo en 1954. En 1957 fondiĝis la Országos Kőolaj és Gázipari Tröszt. En la posta tri jardekoj, okazis ĉ. 9 milionoj m da esploraj kaj malkovraj boradoj, je kies rezulto estis malkovrita ĉ. 100 hidrokarbona troviĝejo, el kiuj 10 estis grava kaj unu (Algyő) eĉ internacie grava. Ĝis la reĝimŝanĝo en Hungario, la depondatenoj de nafto kaj tergaskampoj estis severe sekretaj.

En 2000 la plej gravaj hungaraj naftokampoj estis (laŭ graveca vico): Algyő, Nagylengyel(1951)-Barabásszeg-Szilvágy-Szilvágy-Dél, Lovászi, Budafa-Kiscsehi, Sávoly-DK, Szeged-Móravárosi, Demjén, Szank, Dorozsma, Pusztaföldvár.

En 2000 la plej gravaj hungaraj tergaskampoj estis (laŭ graveca vico): Algyő, Hajdúszoboszló, Pusztaföldvár, Üllés mélyszint, Szank, Szeghalom, Kisújszállás-Nyugat, Lovászi, Endrőd-III., Nagykörű.

Laŭ kalkuloj en 1999, Hungario havis naftoekpluatan kapaplon je 12 jaroj (kalkulante je 1,27- miliontuna jara produktado. Oni esperas pluan 10-59- miliontunan nemalkovritan resurson.

Laŭ kalkuloj en 1999, Hungario havis tergasekspluatan produktan kapaplon je 17 jaroj (kalkulante je 3,56 milionoj da tunoj jare). Oni esperas pluan 29-93- miliontunan nemalkovritan resurson.