Kiscsehi [kiŝĉehi] estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala, en Distrikto Letenye. La loknomo signifas: malgranda-ĉeĥa. La nomo aludas pri ĉeĥaj enmigrintoj.

Bazaj informoj

redakti

Kiscsehi situas en Montetaro Zala sur ties deklivoj, laŭ traira flankovojo. Letenye troviĝas 13, Lenti 19 km-ojn.

Historio

redakti

La loko estis unuafoje menciita en 1808. Post la 1-a mondmilito tie okazis la unua naftoesplorado de rest-Hungario. En la komunumo aŭtonomio de ciganoj funkcias kaj migra poŝto servas.

Budafapuszta

redakti

La loko estis unuafoje menciita en 1310. En 1926 ĉaskastelo kun parko konstruiĝis. En la 1930-aj jaroj tie malkovris nafton kaj tergason. Arboreto ekfunkciis ekde 1959, kie kverko kun diagonalo 507 cm-ojn prezentiĝas. La malnova vilaĝo estas nuntempe ekstera parto de Kiscsehi.

Vidindaĵoj

redakti

En rando de la vilaĝo troviĝas la alloga arboreto de Budafapuszta.

Csehbánya Cseherdős Csehi Csehimindszent Csehipuszta
Drávacsehi Egercsehi Kiscsehi Ordacsehi Sümegcsehi

Eksteraj ligiloj

redakti

memortabulo pri la unuaj provesploroj pri nafto, post la trianona pacdiktato Arkivigite je 2006-06-03 per la retarkivo Wayback Machine