Csehbánya
Csehbánya [ĉebAnja] estas malgranda vilaĝeto en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém, en Distrikto Ajka. La loknomo signifas ĉeĥo-minejo.
Bazaj informojRedakti
- Areo: 13 km²
- Loĝantaro: 280
- Poŝtkodo: 8445
- Telefonprefikso: 88
SituoRedakti
La vilaĝo situas en montaro Bakony en valo de rojo, fine de sakovojo 4 km-ojn longa. Ajka troviĝas 16 km-ojn for.
HistorioRedakti
En 1761 vitrofaristo Ferdinando Adler fondis tie vitrofarejon kaj setligis ĉeĥajn fakulojn. Por protekti la arbaron la uzino ĉesis en 1796, sed la setlejo iĝis vilaĝo.
Vilaĝservoj estas kulturdomo, biblioteko, migra poŝto, akvodukto, kanalizado.
VidindaĵojRedakti
Komunumoj pri cseh (= ĉeĥo) en Hungara reĝlandoRedakti
Csehbánya | Cseherdős | Csehi | Csehimindszent | Csehipuszta |
Drávacsehi | Egercsehi | Kiscsehi | Ordacsehi | Sümegcsehi |