Distrikto Letenye
La Distrikto Letenye [letenje] (hungare Letenyei járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala. Ĝi situas sur montetaro en la nordokcidenta parto de la departemento (same en la nordokcidenta parto de la lando). Pro la montetoj nur malgrandaj vilaĝetoj formiĝis.
Distrikto Letenye | ||
---|---|---|
Distrikto | ||
Lando | Hungario | |
Regionoj | Okcidenta Transdanubio, Departemento Zala | |
Ĉefurbo | Letenye | |
- koordinatoj | 47° N, 17° O (mapo)46.5086111116.75416667Koordinatoj: 47° N, 17° O (mapo) | |
Areo | 388,69 km² (38 869 ha) [+] | |
Loĝantaro | 16 413 [+] (1-a de januaro 2013) | |
Denseco | 42,23 loĝ./km² [+] [+] | |
Horzono | UTC+01:00, UTC+02:00 [+] | |
![]() |
||
Distrikto Letenye | ||

La distrikta ĉefurbo estas Letenye, kiu estas urbo, la ceteraj 26 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 388,69 km², kie loĝas 16 413 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo kaj bestobredadoj. Menciindas la senlaboreco.
Historio Redakti
Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1970, poste la komunumoj aliĝis al la najbara distrikto. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj Redakti
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Letenye, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Kistolmács, Murarátka kaj Zajk
- vilaĝoj:
- Bánokszentgyörgy, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bucsuta, Oltárc, Pusztamagyaród, Szentliszló kaj Várfölde
- Bázakerettye, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Csörnyeföld, Kerkaszentkirály, Kiscsehi, Lasztonya, Lispeszentadorján, Maróc, Muraszemenye kaj Szentmargitfalva
- Becsehely, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Borsfa kaj Valkonya
- Semjénháza, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Molnári kaj Petrivente
- Tótszerdahely, kiu administras ankaŭ vilaĝon Tótszentmárton
Fontoj Redakti
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio