Bükkszék [buksEk] estas malgranda vilaĝo kaj feriejo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Heves, en Distrikto Pétervására.

Panoramo al Bükkszék

Bazaj informoj redakti

 
Sankta Anna
 
Kuracbanejo de Bükkszék

Situo redakti

Bükkszék situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Bélapátfalva troviĝas 18, Eger 22 km-ojn.

Historio redakti

La unua mencio devenis el 1275 en formo Szeck. La turkoj dufoje faris senhoma la vilaĝon. Bükkszék gravas pro la kuracakvo malkovrita en 1938. Tiu akvo estas elstara por digestaj, spirvojaj kaj movorganaj malsanoj. La kuracakvo estas elgajnita el profundo de 540 m kaj havas tiam la temperaturon de ĉ. 40 °C. Oni enboteligas loke la mineralakvon kaj vendas dislande laŭ la nomo Salvus. Oni povas eĉ sin bani en la kuracakvo - de majo ĝis aŭgusto. Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, poŝto, kuracejo, etbanko.

Vidindaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti