Hugó Böckh

(Alidirektita el Hugó Böck)

BÖCKH Hugó (naskiĝis la 15-an de junio 1874 en Pest (urbo), mortis la 6-an de decembro 1931) estis hungara geologo, profesoro, membro de la Hungara Scienca Akademio, filo de János Böckh. Lia nobela antaŭnomo estis nagysuri [nadjŝuri]. Li estis plej elstara fakspertulo de la hungara nafto- kaj tergasesploro.

Hugó Böckh
Persona informo
Naskiĝo 15-an de junio 1874 (1874-06-15)
en Budapeŝto
Morto 6-an de decembro 1931 (1931-12-06) (57-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Familio
Patro János Böckh
Okupo
Okupo geologo • universitata instruisto • direktoro
vdr

Li studis en Budapeŝto kaj Munkeno, poste eklaboris en Reĝa Teknikuniversitato palatino József, kiel mineralogia asistanto apud Sándor Schmidt.

Hugó Böckh estis ekde 1900 instruisto en la Akademio de Selmec. Li ricevis en 1910 la titolon ĉefkonsilisto.

Li direktis la esplorojn ĉe la transsilvania Kissármás (1906-1909), kie oni malkovris plej grandan tergaskampon de Eŭropo. Ekde 1910 li gvidis geologian esploron pri gaskampoj en Transsilvanio. Li diskonigis la rezultojn en verko „Az erdélyi medence földgázt tartalmazó antiklinálisairól (1911)”. Oni nomumis lin tri jarojn poste (1914) al gvidanto de la Minada Sekcio de la Financa Ministerio.

Oni komencis en 1915 je lia propono esplori naftokampojn ĉe Egbell. Tiu estis la unua kazo, kiam oni montris per torda pendolo de Eötvös la kaŝitan, subteran naftokampon; tio enkondukis novan geofizikan metodon en la naftoesploron. Post la sukcesa borado, oni nomumis lin ekde 1918 al direktoro de centro de la ŝtataj minadaj monopoloj kaj esploroj.

Li forlasis la ŝtatan laboron en 1921 kaj iĝis konsilisto de la Anglo-Persian Oil Company. Li gvidis je ties komisio naftoesplorojn en Irano, inter 1923-26 kaj 1928-29. Li laboris en 1926-28 en landoj de Ameriko. Li estis ekde 1929 ĝis morto, direktoro de la Hungara Geologia Instituto. La planitajn grandajn reformojn malhelpis lia frua morto.

Verkoj redakti

  • Geológia (altlerneja studlibro, I-II. Selmecbánya, 1904-1909)
  • Az erdélyi medence földgázt tartalmazó antiklinálisairól (Selmecbánya, 1911)
  • Mining and stone industry in Hungary (Bp., 1920)

Literaturo redakti

  • Rozlozsnik Pál: Böckh Hugó élete és munkái (Földtani Közl., Bp., 1931, 1-12. füz.)
  • Vendl Aladár: Böckh Hugó emlékezete (Bp., 1934).