Sava (rivero)

rivero en Slovenio, Kroatio, Bosnio kaj Serbio
(Alidirektita el Száva)

Sava estas la plej longa rivero en Kroatio kaj Slovenio. Ĝi nomiĝas serbe, kroate, slovene Sava, germane Save, hungare Száva, latine Savus. Ĝi havas la akvokolektan areon de ĉ. 95.700 km².

Sava
Sava ĉe Slavonski Brod kun rigardo al la limponto al Bosnio
Sava ĉe Slavonski Brod kun rigardo al la limponto al Bosnio
Sava ĉe Slavonski Brod kun rigardo al la limponto al Bosnio
rivero
Bazaj informoj
Situo Slovenio, Kroatio, Bosnio kaj Hercegovino, Serbio
Rivera reto Danubo
Longeco 945 km
Akvokolekta areo 95 419 km²
Fluo
Deveno kunfluo de Sava Bohinjka kaj Sava Dolinka apud Radovljica
- Koordinatoj 46° 20′ 39″ N, 14° 9′ 19″ O (mapo)46.34411514.15526
Enfluejo en Belgrado
- Koordinatoj 44° 49′ 54″ N, 20° 26′ 59″ O (mapo)44.83166666666720.449722222222
Geografio
Trairataj urboj Ljubljana, Zagrebo, Belgrado
Trairataj mezgrandaj urboj Kranj, Sisak, Slavonski Brod, Brčko, Sremska Mitrovica, Šabac
Navigebla de Sisak en Kroatio
Alfluantoj
- Dekstraj Sora, Ljubljanica, Krka, Kupa, Una, Vrbas, Ukrina, Bosna, Tolisa, Tinja, Drina, Kolubara
- Maldekstraj Savinja, Sotla, Lonja-Trebež, Veliki Strug, Orljava, Bosut, Jarcina
Riversistemo de Sava
Riversistemo de Sava
Map
Sava
vdr

Ĝi fontas en Slovenio, fakte konsistanta el du riveroj ĉe komenco. Ili nomiĝas Sava Dolinka, kiu fluas tra valo (slovene dolina) kaj Sava Bohinjka. Sava Bohinjka fontas apud Lago de Bohinj kiel akvofalo Savica, kie ĝi estas monta rivereto, malvarma kaj trinkebla. Sava Bohinjka trafluas Lagon de Bohinj. La urbo kie ili du kunfandiĝas estas Radovljica. Sava pasas tra Slovenio, Kroatio, Bosnio kaj Serbio. Post 940 kilometroj ĉe Belgrado ĝi alfluas la riveron Danubo.

Ĝi apartenas al alfluo de Nigra maro.

Ĝi estas ŝipveturebla ekde la kroata urbo Sisak, kie alfluas ĝin la rivero Kupa.

Gravaj alfluantoj: Ljubljanica, Krka, Kupa, Una, Vrbas, Bosna, Drina, Bosut, Kolubara.

Gravaj apudaj urboj: Kranj, Ljubljana, Sevnica, Krško, Brežice, Zagrebo, Sisak, Slavonski Brod, Županja, Bosanski Šamac, Brčko, Šabac kaj Beogrado.

Akvonivelaj indikiloj: Jasenovac, Slavonski Brod, Šabac.

Eksteraj ligiloj redakti