József Beszédes [jOĵef besEdeŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Beszédes József estis hungara inĝeniero, hidrologo, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio.

József Beszédes

József Beszédes [1] naskiĝis la 12-an de februaro 1787 en Hungara reĝlando, en Magyarkanizsa (nuntempa Kanjiĵa en Serbio). Li mortis la 28-an de februaro 1852 en Dunaföldvár.

Skulptaĵo de József Beszédes en Siófok
Skulptaĵo de József Beszédes en Dunaföldvár

Biografio redakti

József Beszédes frekventis lernejojn en Eger kaj Pest (urbo). Li komencis sian karieron en 1813 kaj li laboris en diversaj lokoj. En 1827 li laboris en fervojo al Graz, kie li solvis problemojn de rojoj minacantaj la fervojon. Li kune ŝipadis laŭ la suda parto de Danubo kun István Széchenyi, kie li iniciatis reguligadon de Fera Pordo. En 1836 li faris planon pri nuligo de marĉoj ĉirkaŭ Berettyó. Li iniciatis ankaŭ kanalon inter Danubo-Tiso.

Verkaro (elekto) redakti

  • reguligado de Sió kaj la proksimaj riveretoj (1816–1825)
  • kontraŭinundaj digoj de Danubo en ĉirkaŭaĵo de Baja (1820–1825)
  • la unua hungara industria kanalo ĉe Arad

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti