Ferenc Baráth [barAt], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baráth Ferenc estis hungara grafikisto, afiŝisto.

Ferenc Baráth
Persona informo
Naskiĝo 8-an de aŭgusto 1946 (1946-08-08) (77-jaraĝa)
en Kanjiĵa
Lingvoj serba
Ŝtataneco Serbio
Okupo
Okupo grafikisto • poster artist
vdr

Ferenc Baráth [1] naskiĝis la 8-an de aŭgusto 1946 en Kanjiĵa Jugoslavio.

Biografio redakti

Ferenc Baráth apartenis al la hungara minoritato en Jugoslavio. Li frekventis belartan mezlernejon en Novi Sad, poste en Belarta Akademio en Beogrado. En 1965 li eklaboris en hungara gazeteldonejo en Novi Sad kiel grafikisto. Tiutempe li vizitis ankaŭ plurajn artistkoloniojn. Ekde 1970 li faris laborojn ankaŭ al la hungara teatro en Novi Sad. En 1992 li translokiĝis al Budapeŝto, kie li faras grafikajn laborojn. En 2002 li havis stipendion. Li apartenas al Societo Szinyei Merse Pál. Li ricevis serbajn premiojn inter 1974-1996, poste hungarajn premiojn.

El solaj ekspozicioj redakti

El grupaj ekspozicioj redakti

  • 1969 - Subotica, Senta
  • 1973, 1975, 1977, 1979, 1981, 1983, 1985, 1987, 1989, 1991, 1993, 1995, 1997, 2006-2009 Novi Sad
  • 1977, 1978, 1979, 1980, 1981, 1982, 1983, 1984, 1985 Beogrado
  • 1978, 1980, 1982, 1984, 1986, 1988, 1990, 1992, 1994, 1996, 1998, 2004 Varsovio
  • 1978, 1981, 1984, 2002 Zagrebo
  • 1981 Vieno
  • 1986 Parizo
  • 1994, 1996, 1998, 2002 Brno
  • 2001 Arthalo Budapeŝto
  • 2006, 2010 Budapeŝto

Elektitaj afiŝoj redakti

  • Thealter
  • Turandot
  • Bolond lány

Fontoj redakti