Aladár Fenyő [fenjO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fenyő Aladár estis hungara aktoro. Lia origina familia nomo estis Fried ĝis 1925, lia frato estis Emil Fenyő.

Aladár Fenyő
Persona informo
Naskonomo Fried Aladár Ábrahám
Naskiĝo la  11-an de julio 1891(nun 1891-07-11)
en Hungario Magyarkanizsa (Hungara reĝlando)
Morto la 3-an de aŭgusto 1981
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo
Familio
Frat(in)o Emil Fenyő
Edz(in)o Erzsi Mátray
Infano Béla Mátrai Betegh
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Aladár Ábrahám Fried [1] naskiĝis la 11-an de julio 1891 (laŭ hungara Vikipedio la naskiĝjaro estis 1881) en Magyarkanizsa (nuntempa Kanjiĵa en Serbio), li mortis la 3-an de aŭgusto 1981 en Budapeŝto.

Biografio redakti

Aladár Fried devenis el juda familio. Li akiris aktoran diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1912. Li debutis en Makó, poste li havis rolojn en Szabadka, poste en Székesfehérvár. Inter 1916 kaj 1922 li havis rolojn en Gaja Teatro, poste en Teatro Thália (Budapeŝto), denove en Gaja Teatro, fine en Operetoteatro (Budapeŝto). En 1920 li prenis la unitarismon. Inter 1929-1945 li havis nur laŭokazajn rolojn. En 1932 pro duelo li estis kondamnita. Post la 2-a mondmilito li havis postenon en la aktora sindikato. Inter 1952–1954 li estis membro de Teatro Madách, poste denove de Teatro Thália.

Li edziĝis dufoje, lia unua edzino estis Erzsi Mátray.

Elektitaj teatraj roloj redakti

Elektitaj filmaj roloj redakti

  • Nővérek (1912) - bankestro
  • A bánya titka (1918)
  • A kőszívű ember fiai (1965)

Dubladaj roloj redakti

  • en eksterlandaj filmoj hungaraj voĉoj de Hans Leibelt [2]

Fontoj redakti