Emil Fenyő [fenjO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fenyő Emil estis hungara aktoro, reĝisoro. Lia origina familia nomo estis Fried ĝis 1957, lia frato estis Aladár Fenyő.

Emil Fenyő
Persona informo
Naskonomo Fried Emil
Naskiĝo la  18-an de marto 1889(nun 1889-03-18)
en Hungario Magyarkanizsa (Hungara reĝlando)
Morto la 15-an de aŭgusto 1980
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Tombo Juda tombejo sur Kozma strato, 5B-9-31 Redakti la valoron en Wikidata
Ŝtataneco Hungario Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Universitato de Dramo kaj Filmo (–1909) Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Aladár Fenyő Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo aktoro
filmreĝisoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Emil Fried [1] naskiĝis la 18-an de marto 1889 en Magyarkanizsa (nuntempa Kanjiĵa en Serbio), li mortis la 15-an de aŭgusto 1980 en Budapeŝto.

Biografio

redakti

Emil Fried devenis el juda familio. Li akiris aktoran diplomon en Reĝa Teatra Akademio en 1909. Li debutis en Nagyvárad, poste li havis rolojn en pluraj provincaj urboj. En 1917 li havis rolojn en Gaja Teatro, poste en pluraj kabaredoj kaj teatroj, krome li havis filmajn rolojn. En la 1930-aj jaroj li apartenis ekzemple al Operetoteatro (Budapeŝto) (1934), Teatro Belvárosi (1936–1938). Ekde 1938 li ne ricevis rolojn pro la kontraŭjudaj leĝoj. Post la 2-a mondmilito li apartenis al la Gaja Teatro (1945–1947), Teatro Magyar, Nacia Teatro (Budapeŝto) (1950–1964). Li pensiuliĝis en 1964, tamen li estis videbla sur scenejoj ĝis 1974. Li ricevis premion en 1964.

Li edziĝis trifoje.

Elektitaj teatraj roloj

redakti

Elektitaj kinaj filmaj roloj

redakti
  • Mire megvénülünk (1917)
  • Az ördög mátkája (1926)
  • Úrilány szobát keres (1937)
  • Tanítónő (1945)
  • Déryné (1951)
  • Sakknovella (1959)
  • A kőszívű ember fiai (1964-1965)

Elektitaj televiziaj filmaj roloj

redakti
  • Rab Ráby (1964)
  • A fehér Kór (1970)

Elektitaj filmaj reĝisoraĵoj

redakti
  • A tisztesség nevében (1920)
  • A bostonville-i kaland (1920)

Fontoj

redakti